Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/88

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

malkontenta ol antaŭe, Maziero diris per ĝojeta tono:

— Dio mia! mi komprenas cian tedon. Sed fine ci povas resti fraŭlo dum kelkaj monatoj. Ci ne mortos pro tio. Poste vi ambaŭ regajnos la tempon perditan.

Lasante sian baptopatron, Fernando ŝajnis pli kolera ol ĉagrena, kaj murmuris:

— Ha! Reĝino, Reĝino, se mi estus sciinta, estas ci la virino, kun kiu mi senŝancele estus edziĝinta!

Depost la edziniĝo de sia kuzino, fraŭlino Kolardo restis en la kampodomo de Sèvres, havante kiel kunulinon sian solan onklinon. Do la vivo de la junulino fluis des pli unutone kaj des pli malgaje, ke depost kelka tempo la farto de fraŭlino Delanjo ju pli komencis malboniĝi. En promenado, kiam ŝi marŝis iom tro rapide, en domo, kiam ŝi supreniris ŝtuparon, krizoj de sufoko ŝin ekkaptis. Dum kelkaj minutoj ŝia vizaĝo tiel forte ŝanĝiĝis, ke ŝia nevino timis, ke ŝi mortos inter ŝiaj brakoj. Poste la simptomoj kvietiĝis; kaj la vivado rekomenciĝis, kvazaŭ nenio estus okazinta.

Reĝino timigita konsiliĝis kun Maziero. Aŭskultadinte sian malnovan amikinon, la doktoro konstatis en ŝia koro signojn de negravaj angiaj lezaĵoj. Fraŭlino Rozino povos atingi la limojn de la plej ekstrema maljuneco; sed aliparte la morto subita estas ĉiam minacanta.

Pro tio, pripensante al tiu timinda ebleco, la bankiero klopodis por kiel eble plej rapide edzinigi fraŭlinon Kolardo, volante, ke la junulino ne restu sola en la vivo, se okaze ŝia onklino subite mankus al ŝi.

Sed liajn penadojn kronis neniu sukceso.

Certe Reĝino ne ŝajnis sisteme malamikema al la edziniĝo; sed ĉiuj junuloj, kiujn al ŝi proponis Maziero, havis laŭ ŝia opinio neakcepteblan difekton; kaj ŝi post mallonga ekzameno ilin senkompate forĵetis.