Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/90

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

devis evitegi, ŝi afekte montris al Fernando malvarmon, kiu tute ne estis en ŝia animo, kaj kiu ŝin kruele suferigis.

Sed Maziero, kiu ŝin kuracis, ŝin kuraĝigis al la persisteco: kaj ŝi ne cedis.

Siaflanke Herbeno, kvankam li komprenis kaj eĉ aprobis la saĝecon de tiu sintenado, opiniis tamen, ke li estas la plej malfeliĉa el ĉiuj edzoj. Li kulpigis la fatalon, kaj kelkafoje preterlasis maldolĉajn kaj maljustajn parolojn: ilin li poste bedaŭris; sed ili profunde vundis Beatricon, kaj ŝin plorigis, kiam ŝi troviĝis sola.

Do tiuj du estaĵoj, kiuj amis reale kaj profunde unu la alian, ŝajnis vivi, kvazaŭ ili estus malamikoj.

Subite la sintenado de Fernando plene aliformiĝis. Li fariĝis tia, kia li estis en la unuaj tagoj de sia edziĝo, ĝentila, afabla, neniam aludante la provizoran eksedziĝon, kiun la malsano estis naskinta inter li kaj lia edzino.

Beatrico estis kortuŝita, kaj nesenteble delasis ion da sia kutima severeco. Iom post iom ŝi reprenis sian iaman senĝenecon. Ian tagon eĉ, puŝite de interna demono, ŝi forgesis sian decidon.

Sidante sur la genuoj de sia edzo, metinte siajn brakojn ĉirkaŭ la kolon de la viro, kiun ŝi amas, ŝi al li mallaŭte murmuris varmegajn parolojn miksitajn kun ebriigaj ŝmacadoj; ŝi sin donis tutan, kiam ŝia edzo ŝin dolĉe repuŝis.

Larmoj de ĉagreno supreniris en okulojn de la juna virino. Fernando ilin viŝis per frata kiso, kaj diris amike sed sen ia kortuŝeco:

— Ne, karulino. Se ci volas resaniĝi, ci devas esti prudenta. Mi cin amas sufiĉe forte por oferi al ci ĉion, eĉ mian amon, Tiu respondo kvietigis Beatricon.

Kaj eĉ, kiam ŝi estis pripensinta pri tio, la konduto de ŝia edzo ŝajnis al ŝi tiel kuraĝa kaj tiel delikata, ke ŝi ne povis ne rakonti al Maziero tiun okazintaĵon. Ne volante