Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/91

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

malĝojigi sinjorinon Herbeno, la doktoro ŝajnis partopreni tiun entuziasmon: sed funde de sia koro li dubis. Tia animforteco ŝajnis al li pli ŝajna ol reala.

Kvankam la bankiero restis oficiale la ĉefo de sia firmo, reale Herbeno estis fariĝinta ĝia vera mastro, kaj prizorgis pri ĉiuj ne tro gravaj aferoj.

Pro tio, Maziero vidis ne sen miro, ke depost kelka tempo li multajn fojojn estis devigita fari mem la taskon de sia baptofilo.

— Necese estas, ke mi tre atentu, li murmuris, kiam li estis forlasinta Beatricon. Lia edzino estas rava, amoplena; kaj li rifuzas. Tio ne estas natura.

Sed vane la baptopatro de Fernando serĉis; li povis nenion malkovri.

Tre rapide Reĝino estis rimarkinta la malgajan kaj malafablan mienon de la junulo, kiun ŝi ĉiam daŭrigis amegi sekrete. Tial ke, krom en sia geedza vivado, Herbeno povis havi neniun motivon por malĝoji, necese estis, ke lia ĉagreno devenu de tiu sola fonto.

Do Fernando ne trovis en sia unuiĝo kun Beatrico la plenan feliĉecon, kiun li revis. Tre bone! Li estis punita per la afero mem, per kiu li estis pekinta. Li ricevis tion, kion li meritis. Ĉu oni prenas virinon similan al ŝia kuzino, kiam ŝi estas tie, dezirante nun unu aferon: sin doni kaj sin oferi.

Pro tio, ŝi ne estis tro mirigita, kiam ŝi vidis, ke Fernando venas en Sèvres’on, pro ia aŭ alia preteksto, multe pli ofte ol li kutimis fari en la pasinta tempo.

Por ke la du najbaraj familioj povu facile sin viziti reciproke, iam Maziero farigis malfermaĵon en la fama intera muro, kiu estis la unua kaŭzo de l’ intimeco, okazinta inter la du familioj: ĝin fermis komunika pordo.

Tuj kiam Herbeno estis alveninta en sian hejmon, li deziris bonan tagon al la ĝardenisto kaj al lia edzino, la geedzoj Lefevro, kiuj gardis la domon dum la