Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/92

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

forestado de mastroj, kaj sendis ilian filon Filipo peti de ambaŭ sinjorinoj, ĉu ili bonvolos lin akcepti. Kompreneble ili tuje kaj senŝancele konsentis.

Poste li klopodis, por ke li troviĝu sola kun Reĝino: kaj tio ne estis malfacila, ĉar se la juna fraŭlino tion profundkore deziris, la maljuna neniel intencis tion malhelpi. Inter gekuzoj!

Ambaŭ supreniris en la unuan etaĝon, kaj estis preskaŭ certaj, ke neniu ilin ĝenos; ĉar fraŭlino Delanjo, timante sufokon, neniam delasis la teretaĝon.

Tiam inter la gejunuloj komencis senfina babilado, kiu iom post iom fariĝis pli intima kaj nesenteble aliformiĝis en konfidencion.

Ian tagon fraŭlino Kolardo diris al Herbeno:

— Fernando, ci havas ĉagrenon.

— Ne; mi certigas.

— Beatrico ne igas cin feliĉa.

— Kio al ci povis kredigi ...?

— Tio estas sufiĉe videbla. Estas indigniga ŝia konduto.

— Ne kulpigu ŝin; ŝi ne estas kulpa.

— Ha! ci vidas, ke mi divenis. Depost tiu tago, la junulo estis tiel atakita, sieĝita, premita de demandoj, ke fine kun larmoplenaj okuloj li ĉion konfesis.

— Ha! Reĝino, li diris, se mi estus diveninta tion, ci estus hodiaŭ mia edzino.

La junulino ne povis deteni triumfan ekkrion. Ŝi estis venkanta, kaj venkita ŝia konkurantino. Estis veninta la momento, en kiu ŝi premegos per sia malestimo la viron, kiu tiel senkompate ŝin doloris.

Ŝi sentis, ke ŝi estas amata. La junulo venas apud ŝin nur por trovi konsolojn. Li petos, petegos, sin trenos antaŭ ŝiaj piedoj: tiam ŝi respondos kun gesto de princino:

— Tro malfrue!