Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/93

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Sed ho ve! la malfeliĉa infanino ne estis sufiĉe kalkulinta la perfidon de sia propra koro.

Kiam ŝi vidis antaŭ si la malfeliĉan Herbenon konfuzitan, pentantan kaj humiligitan, la fieraj paroloj, kiujn ŝi depost kelkaj tagoj tiel zorge parkeris, estis subite forgesitaj. Ŝi povis trovi nur tiujn vortojn:

— Ha! jes, ci estus estinta pli prava. Mi cin amis tiel profunde! Rigardante Herbenon, ŝiaj nigraj okuloj brilis de pasia fajro. Ŝi lin adoris tiel arde kiel en la pasinta tempo. Malgraŭ forlaso, malgraŭ edziĝo, malgraŭ tiu alia virino, kiu staris inter ili, amo restis neŝancelita, pli forta ol indeco, pli forta ol hontemo, pli forta ol malhumileco.

Ebria pro pasio, freneza, forgesante Beatricon, kiun li ĉiam amis, sed kies amemo nur morala ne povis kontraŭbatali la voluptajn ardojn de ŝia kuzino, Fernando altiris la junulinon al siaj genuoj: kaj iliaj lipoj kuniĝis en longa ŝmacado.

La brusto de Reĝino subleviĝis, sufokiĝante. Ŝia koro grandfrape batadis. Poste ĉio konfuziĝis. Kun okuloj fermitaj, kun penso forestanta, ŝi perdis la senton al realeco, kaj en edena ravego, kvazaŭ ĝi estus natura neeviteblaĵo, la junulino toleris la fatalon de l’ amo.

Depost tiu momento, Fernando venis Sèvres’on preskaŭ ĉiutage.

La geamantoj trovis en Filipo altvaloran helpanton. Li estis kompatinda, lama kaj unuokula kriplulo, nekapabla fari regulan laboron, sufiĉe inteligenta por kompreni tion, kion oni postulas de li, kaj por ĝin plenumi poste, sed ne sufiĉe por enmeti en ĝin sian propran decidon.

En la lando, li estis objekto de ĝenerala naŭzo.

Pro tio, supermezure dankema pro la bonaĵoj, kiujn oni faris al li en la kampodomo, li dediĉis al la du