Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/94

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

orfinoj kaj precipe al Reĝino kulton, kiu altiĝis ĝis adorado.

Kiam la junulino donis al li ordonon, li ĝin plenumis, mi ne diros ne ĝin diskutante, sed ne eĉ komprenante, ke ia diskuteto estas ebla.

Se la orienta frazo: aŭdi estas obei, ne ekzistus de tempo jam longa, Filipo estus elpensinta ĝin por sia propra uzado.

Pro tio, Reĝino, kiu konis funde la karakteron de la kriplulo, ne ŝanceliĝis, kaj faris al li konfidencion.

Ŝi ne havis okazon penti pro tio. Ĉar la amemo, kiun la filo de l’ ĝardenisto sentis al fraŭlino Kolardo, havis preskaŭ religian karakteron, kaj neniel similis la senton, kiu estus aminstiginta lin al liaklasa virino. Ĝi prefere similis la fanatikecon de l’ Hindano, kiu deziras nur sin oferi, eĉ riski sian vivon, por plaĉi al la diino, kies adoranto li fariĝis.

Por Filipo, la junulino vivis en tiel supera sfero, ke li neniel pensis, ke li altiĝos ĝis ŝi, kaj ne nutris la malsaĝan esperon, ke iam ŝi povos malaltiĝi ĝis li.

En tiaj kondiĉoj, neniu sento de ĵaluzeco povis ĝermi en la animo de tiu spritlimigita sed amema estaĵo, kies natureco estis komparebla kun tiu de hundo.

Pro tio, ne nur li ne riproĉis Fernandon, sed kontraŭe li estis dankema al la junulo pro la plezuro, kiun ĉi tiu donis al lia idolino, kaj faris ĉion eblan, por ke nenio venu ĝeni la amajn kuniĝojn de geamantoj.

Kaj kiam Reĝino rekompensis lian sindonon per danka rideto aŭ per amika vorto, la malfeliĉa malfavorito sentis en sia animo ĝojon, kiu daŭris dum la tuta tago. Ha! la geamantoj povis ami trankvile unu la alian, ne ilin perfidos Filipo.

Matene, tagmeze, vespere, ĉiam spionante sur la sojlo de l’ pordo, tuj kiam li ekvidis Herbenon, li alkuris al li, kaj lin sciigis pri ĉio, kio okazas, dum la momento mem, en ambaŭ kampodomoj. Dank’ al tiu senĉesa kaj ĉiutaga