Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/95

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kunkulpeco, Fernando povis eniri en la ĉambron de sia amantino kaj poste eliri, ne rimarkite de iu ajn.

Tiuj amaĵoj daŭris ses monatojn.

Tamen Herbeno ne estis feliĉa, ĉar lin mordetis du konsciencriproĉoj: li sin kulpigis, unue, ĉar li trompas Beatricon, kiun li ĉiam fundkore amis, kaj due, ĉar li malrespektas sian infanecan amikinon, tiun kompatindan junulinon, kiun kontraŭe li estus devinta protekti kontraŭ la pasio de ŝi sentita al li. Ho! se li povus edziĝi kun ambaŭ, malkaŝe, plentage, ne naskante ĵaluzecon ĉe unu aŭ ĉe alia, kiel tio okazas en Orientaj landoj, certe li ne ŝanceliĝus, kaj sin sentus plene feliĉa. Sed la franca leĝo ne permesas bigamion, kaj la okcidentaj virinoj, ĉu pro amo, ĉu pro malhumileco, ĉu eble influitaj de tiuj du kunaj sentoj, ne akceptas partigon.

Jen estas kial, la 14an de Decembro 1900, en tiu tago, en kiu Sedilo estis veninta lin persekuti trifoje ĝis en lia hejmo, Herbeno veturis al Sèvres. La junulo volis rompi nedaŭreblan amligon, kiu povis kaŭzi al fraŭlino Kolardo kaj al li mem nur multegon da malagrablaĵoj. Kaj kvankam lia amo al Reĝino estis tiel forta kiel en la unua tago de ilia kuniĝo, kvankam longa kutimo estis iginta ĝin eble pli arda ol tiu, kiun li sentis al sia rajta edzino, tamen pro lojaleco, por, kiel li mem al ŝi diris, por ne preni ŝian vivon, ne povante interŝanĝe doni al ŝi la sian, li sisteme estis montrinta malvarmecon, kiu ne estis en lia koro.

Certe li pensis, ke ŝi kontraŭbatalos, sed neniam li estus kredinta, ke la junulino sin alkroĉos al li tiel obstine: kaj se tia krampiĝo lin iom tedis, aliparte tia amego flatis multege lian memestimon. Kaj dum li laŭiris sur la vojeto borderanta la fervojon inter Sèvres kaj Bellevue, li bedaŭris, ke la loto ne estu montrinta Reĝinon.

— Kiam mi pensas, li diris, ke se mi estus eltirinta la trefan damon, mi ne min vidus en la embarasa situacio,