Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/104

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

La morgaŭan tagon, li observis la paroĥestron. Kiam li vidis lin elirantan kun lia fiŝkaptilaro, Viktoro uzis alian vojon pli longan ol tiun, kiun elektis la maljuna Pastro. Poste, kiam li estis tute certa, ke neniu povas lin vidi, li rapide ekkuregis por alveni pli frue ol la abato en la lokon, kien tiu ĉi lasta kutimis veni ĉiutage.

Kiam la junulo lin ekvidis, li ŝajnis atente serĉi ion sub la salikoj borderantaj la riveron. De tempo al tempo li rigardis al la alia flanko, metis la manon supren de siaj okuloj, kvazaŭ li volus ilin protekti kontraŭ la suna rebrilo, kaj penadis vidi ĉu la objekto tiel dezirita ne troviĝas sur alia bordo. Viktoro ŝajnis tiel okupata de siaj serĉadoj, ŝajnigante ne suspekti, ke sinjoro Benojto troviĝas apud li, ke tiu ĉi lasta mirigite metis sian manon sur lian ŝultron, ĝoje ekkriante:

— Kion do vi serĉas tiel atente, amiko mia?

— Nu, estas vi, sinjoro paroĥestro, respondis la Saint-Cyrien, eksaltante kiel viro neatendite surprizita. Ĉu vi scias kien Grosklaŭdo alligas sian boaton? Mi dezirus, pro tiu bela vetero, provi promenadon en barko. De tempo tiel longa mi ne manprenis remilojn, ke mi ne scias ĉu mi povos ankoraŭ dece remi. De unu horo almenaŭ mi iras laŭlonge de la rivero, kaj trovas nenion.

— Tio ne estas miriga, respondis la paroĥestro. Tiumatene, portante la bonan Dion al la patrino Triŝardo, kiu mortas pro maljuneco, mi vidis Grosklaŭdon, kiu sekvis la fluon de l’ akvo en sia boato plena ĝis la randoj. Mi opinias, ke li iris al la urbo vendi sian grenon.

Violano estas ŝipirebla nur por malgrandaj boatoj. Pro tio ĝin uzis kulturigistoj nur malmulte riĉaj. Tiuj kiuj, kiel Andreo, devis transporti multajn rikoltaĵojn, pli amis ilin ŝarĝi sur grandajn veturilojn. Pro tio boato fariĝis al ili tute senutila.

— Ha! tiam mi komprenas, ekkriis Viktoro, kiu pri tiu punkto estis tiel bone sciigita kiel la pastro, ĉar li elpensis sian historion nur vidinte Grosklaŭdon suprenirantan