Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/105

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

en sian barkon. Tiam, sinjoro paroĥestro, vi ankoraŭ turmentados tiujn malfeliĉajn fiŝojn dum la tuta tago?

— Ho! infano mia, ne diru tion: ĉar mi konfesas, ke tiu penso, kiam mi haltas sur ĝin, naskas en mia konscienco veran riproĉon. Sed la homo ne esta perfekta: kaj se mi pekas, mortigante estaĵojn de Dio kreitajn, mi esperas, ke li bonvolos min pardoni.

Dirante tiujn vortojn, la abato, kiu jam ne estis juna, sin suprentiris ĝis la barilo, kaj alproksimiĝis malrapide al la loko, kiun Viktoro preparis, la antaŭan nokton. La koro de la junulo batis rompeble: li ŝajnigis ruli cigaredon, sed liaj okuloj atentege subobservis la plej malgrandajn movetojn de la maljuna pastro.

Subite li aŭdis kortuŝantan ekkrion. Nigra maso ŝanceliĝis sur sin mem, kaj la riveraj ondoj malfermiĝis, ĵetante, de la loko, en kiu estis falinta la korpo, multekoloran garbon, kiu refalis pluve. Rapida kiel fajrero, la Saint-Cyrien subakviĝis kun kapo malsupre en la lokon mem, en kiu malaperis sinjoro Benojto.

Renkontante sub sia mano la korpon de la pastro, kiu, tuŝinte la fundon, resupreniris al la supraĵo, Viktoro rapide metis lian kapon for de l’ akvo, por ke la abato povu spiri. Poste lin subtenante per la maldekstra mano, dum li sin direktis per la alia, li lin alkondukis al la bordo. Viktoro naĝis kiel fiŝo. Kiam li estis knabeto, li tiel ofte sin banis en Violano, ke li ĝin konis ĝis ĝiaj plej malgrandaj truoj. Pro tio, tiu savado estis por li vera infana ludo. Nur liaj vestoj estos malsekigitaj; sed rapide ilin sekigos la varmega aŭgusta suno. Cetere la dankemo de la paroĥestro ne estus supervalore pagita de subakviĝo. Pri la malfeliĉa abato, kies pastra vesto algluiĝinte al liaj membroj malhelpis la plej etajn movojn, lia stato ŝajnis tute plendinda. Kun vizaĝo palega, kun okuloj for de la kapo, kun korpo skuata de konvulsiaj tremadoj, li