Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/106

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kuŝis sur la bordo, balbutante, krakigante dentojn. Viktoro povis distingi nur tiujn vortojn:

— Dio min punis ... Ho! mia savinto ... mia dankemo ... Sed tiuj balbutoj sufiĉis. Li komprenis, ke lia petolaĵo sukcesis, kaj ke li ekmetis en sian ludon atuton tute gravegan.

Tamen la mizera paroĥestro ĉiam restis kuŝanta sur herbo, sufokiĝante kiel karpo eltirita el akvo, kaj elparolante nur nekompreneblajn vortetojn. Liaj vestoj kaj tiuj de Viktoro fumis sub la suno. Tiu lasta ĵetis ĉirkaŭ si malesperajn rigardojn, kaj sin demandis de kiu ekvenos la helpado. Estis necesege, ke oni venigu veturilon por transporti la abaton nekapablan sin teni sur siaj kruroj: aliparte la junulo ne povis lasi lin sola, en la malĝoja stato en kiu li troviĝis. Subite, pro remila bruo, li turnis la kapon kaj ekvidis Grosklaŭdon, kiu rekondukis sian malplenan boaton.

— Ha! amiko mia, nin helpu, ekkriis la filo Linŝardo. Sinjoro paroĥestro preskaŭ dronis; feliĉe mi povis lin savi: sed mi bezonas veturilon. Rapide kuradu al la farmodomo kaj petu Ludovikon aŭ mian patron aŭ iun ajn, ke li venu por nin veturigi.

— Tuj mi iros, respondis Grosklaŭdo saltante sur la bordon, kiam mi estos alliginta mian barkon.

Kaj ekkurante, la kamparano sin direktis al Prelongo. Post unu kvarono da horo, Ludoviko alvenis en sia veturilo. En ĝin tre malfacile oni suprentiris sinjoron Benojton. La du fratoj lin demetis en lian hejmon, dum Gertrudo levis al la ĉielo siajn brakojn, miregigita, ĉar ŝi vidis ke ŝia mastro revenas pala kiel malvivulo kaj kovrita de kotaĵoj.

Kiam ili lin vidis en senriska loko, la filoj Linŝardoj veturis rapide al la farmodomo, kaj Viktoro tuj supreniris en sian ĉambron por anstataŭi siajn vestojn. Andreo kaj Heleno forestis. Nur dum la vespero la familio eksciis la novan savadon faritan de la junulo. Cetere tiu ĉi estis