Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/107

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

tre malbabilema pri detaloj. Li rakontis la okazintaĵon laŭ maniero tute simpla, kaj parolis pri ĝi kiel pri afero tute negrava. Eĉ al sia patrino, al kiu tamen li plene fidis, li ne volis konigi la veron.

— La virinoj, li opiniis, eĉ la plej sindonemaj estas ofte babilemaj: la plej bona rimedo por konservi sekreton estas ankoraŭ ĝin konfidi al neniu.

Tia simpleco kaj tia modesteco pligrandigis ankoraŭ la estimon kaj la admiron, kiun la Saint-Cyrien ĝuis en la lando. Kaj kiam, la venontan dimanĉon, la abato rakontis en la kastelo la danĝeron de li evititan, li finis per tiuj vortoj:

— Rigardu, sinjorino, kiel la mano de Dio ĉie troviĝas. Li diris, en la komenco de tempoj: — Akvoj produktu dense bestojn vivantajn kaj moviĝantajn. Kaj li kreis la fiŝojn, dirante: “Kresku kaj obliĝu”. Kaj mi krimulo, ĉiutage mi detruis plezure la agon de liaj manoj, ĉiutage mi malhelpis ilian kreskadon kaj ilian obliĝon. Sekve li volis min puni pro mia krueleco kaj pro mia forgeso de lia sankta parolo. Sed se li estas la eterna justeco, li estas samtempe la eterna boneco; kaj li ne volis la morton de la pekulo. Pro tio li instigis al tiu kuraĝa junulo la ideon de promenado en barko, por ke li, por la dua fojo, povu konduti kiel heroo. Do, sinjorino, mi admiras la misterajn projektojn de la Providenco, mi min klinas, kaj mi preĝas.

Tiam Suzano ekkriis per tono kolera, kiu miregigis la bonan pastron:

— Se tio daŭras, li baldaŭ savos unu post la alia ĉiujn Prelongajn loĝantojn: ne estas homo tiu ĉi viro, sed Novtera hundo!