Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/109

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

vidis, dum la dimanĉo, la markizinon de Prelongo enirantan en la preĝejon por ĉeesti ĉe la Diservo. Alveninte inter la unuaj en la kapelon, Heleno aŭskultis la bruadon de la blazonkovrita kaleŝo ruliĝanta sur la placo, kaj haltanta antaŭ la sojlo de la sanktejo. Ŝi rigardadis la belan Suzanon alirantan meze de la navo, ekzamenis ŝiajn tualetojn, ŝiajn juvelojn, ŝian ĉapelon, kalkulis sur ŝia vestaro la prezon de ĉiuj detalaĵoj; kaj ŝi sekvis okule la junan virinon celantan la sinjoregan benkon.

Ha! tiu benko blazonhava, sur kies seĝodorso vidiĝis la nobelŝildo de Prelongoj, kun ĝiaj kusenoj el ruĝa veluro, provizitaj de oraj glanoj, Heleno sola sciis la suferojn al ŝi de ĝi kaŭzitajn. Ŝi sentis la sangon alfluantan al ŝia kapo, pripensante ke neniam ŝi en ĝin eniros, ke malgraŭ la supereco de sia inteligenteco kaj de sia voleco, ĉiam ŝi estos malapartigita kun la popolamaso. Tamen ĉu justece ne estus ŝi, kiu devus sur ĝin sidiĝi? Heleno sin malsanigis, ĉiam movante tiujn samajn ideojn. Tamen ĉiudimanĉe ŝi revenis al la sama loko por suferi la saman turmenton, pri kiu ŝi parolis al neniu: ĉar ŝi timis ke ŝia ambicio nekomprenita ŝajnus ridinda kaj naskus al ŝi ĉiuspecajn mokojn en la tuta lando.

Sed nun, ĉar la riĉa farmomastrino povis eniri en la preĝejon, sin apogante sur la brakon de tiu, kiun la urbo salutis kiel heroon, tiu malbona febro malaperis; kaj ŝi ĵetis al la sinjorega benko rigardon nur malestiman. Nun la markizino alpaŝis nerimarkite. Ĉiuj okuloj direktiĝis al la brila Saint-Cyrien kaj al lia malhumila patrino. Mallaŭtaj paroloj ilin akceptis kiam ili eniris; kaj Heleno diris aparte:

— Ni solaj nun estas la veraj estroj de la lando!

Tamen troviĝis en Prelongo iu, kiu rigardis Viktoron per okuloj ankoraŭ pli amplenaj. Ĝi estis Josefino.

De la terura brulado, kiu kaŭzis la morton de ŝiaj gepatroj kaj la perdon tutan de ŝiaj posedaĵoj, la junulino