Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/110

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

vivis en la Linŝarda farmodomo. Andreo timis insulti sian kuzinon, al ŝi farigante la laborojn de servistino, aliparte Josefino, el kies koro elfluis la dankemo, petegis Helenon, ke ŝi al ŝi donu iun ajn taskon, por ke ŝi ne ŝajnu senpage nutrita. Komprenante, ke la orfino obeas al sento de tre ŝatinda delikateco, Linŝardo permesis, ke lia edzino utiligu ŝian bonvolon, kaj al ŝi farigu kelkajn negravajn laborojn.

Sed sisteme li ordonis, ke la naturo de ŝia tasko konstante ŝanĝu, por ke oni ne kredu en la lando, ke li scias lerte ekspluati la mizerecon de malriĉa knabino, por, per tiu rimedo, sin provizi de malmultekosta servistino. La situacio de Josefino estis do tre nepreciza; nek servistino, nek hejmido, ŝi povis vidi de hodiaŭ al morgaŭ sian sorton balanciĝantan inter la du kontraŭaj randoj, laŭ la bonvolo aŭ la kapricoj de l’ mastroj, jen malsupreniri ĝis la plej malsuperaj laboroj, se ŝi malfeliĉe malplaĉos, jen kontraŭe fariĝi estrino en la domo, se Viktoro edziĝos kun ŝi.

Post la unuaj momentoj de malkonscio, kiuj postvenis post la malfeliĉego, Josefino komprenis nur tre malperfekte la sekvojn eblajn de la ruinigo, kiu ŝin tiel kruele frapegis. Eĉ la ideo ke ŝi vivos ĉe Heleno, ke ŝi havos konstante flanke de si tiun kiun ŝi amas, fariĝis por ŝia animo vundita potenca konsolo. Sed post kelkaj tagoj, ŝi komprenis, ke ŝi devas multe plimalgrandigi siajn esperojn. Kvankam Andreo ĉiam montriĝis tiel patra kiel antaŭe; kvankam, en la farmodomo, ĉiu intence evitis, en sia interparolado, ĉiun aludon kapablan ŝin iomete ĉagreni, tamen ŝi sentis, per tiuj mil negravaĵoj de la ĉiutaga vivado, ke oni ne ŝin konsideris plu kiel la heredantinon de bela bieno: kaj, kvankam oni neniel aludis, ŝi komprenis ke ŝia edziniĝo kun Viktoro fariĝis revo tute ne efektivigebla.

Tamen ŝi lin amis. Lin amis ĉiuj amecoj de ŝia pasia animo, ĉiuj fervoroj de ŝia brunhara natureco, revanta