Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/111

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

supernaturecon kaj superhomecon. Kiam ŝi ekvidis lin saltegantan tra la brulego, forportantan en liaj brakoj ŝian patrinon kaj ŝian fratinon, kiam ŝi vidis lin falintan en la korton sana kaj senvunda, dum flanke de ŝi ŝiaj parencoj mortis unuj post la aliaj, ŝi memoris la historion pri Danielo, kiun la bona paroĥestro al ŝi konigis, kiam ŝi estis infanaĝa, kaj ŝi nerideme sin demandis ĉu Viktoro ne estis, kiel la biblia persono, protektita de anĝelo. Iom post iom, la amo enradikigis en ŝian koron radikojn tiel profundajn, ke la orfino sincere kredis sian kuzon reale nevundebla.

La savado de l’ abato pligrandigis ankoraŭ tiun kvazaŭ religian entuziasmon: kaj la sento, kiun ŝi metis antaŭ la piedojn de la junulo, kiel oferon antaŭ piedojn de ia dio, estis farita de la donaco tiel absoluta de ŝia tuta personeco, ke la ideo ke ŝi povas sin repreni aŭ lin kontraŭbatali ne estis enirebla en ŝian cerbon. Kontraŭ Viktoro ŝi ne komprenis, ke ia diskuto estu ebla, eĉ dum unu minuto; kaj ŝia amego tradukiĝis per tiuj du vortoj: aŭdi kaj obei. Tamen la malfeliĉa fraŭlino suferis ĉiujn turmentojn de l’ amo ne partoprenita: dank’ al tiu instinkto naskita de la ĵaluzeco, ŝi divenis ke io teksiĝas kontraŭ ŝia feliĉeco, kaj ke la ino ŝin anstataŭonta en la koro de l’ estro jam estis trovita.

La dua jaro vivota de Viktoro en Saint-Cyr jam estis preskaŭ finita: kaj alvenis la momento kiam la juna oficiro ekfaros siajn unuajn militistaĵojn kun la subleŭtenantaj epoletoj.

Dum la danka vizito, kiun li faris al la markizo, ĉi tiu denove certigis la junulon ke li povos konfidi al lia protekto, por eniri en la afrikĉasistan skadraron. Tiun korpuson elektis Viktoro, por ke oni lin sendu en Alĝerion. La juna oficiro esperis ke, en tiu lando, en kiu la militado estas senĉesa, li trovos pli oftajn okazojn sin rimarkigi ol en Francujo, kie oni vivas nur en garnizonoj.