Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/113

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Kion vi volas? Vi estas iom kulpeta. Vi obstine prezentas helpilojn al knabo, kiu sin trovas sufiĉe granda por marŝi sola. Ha! li ne bezonas, ke oni lin puŝu, tiu ĉi; li tre bone scios trafi sian celon sen via helpo. Kaj mi petas de la ĉielo nur unu favoron; ĝi estas, ke tiu celo ne estu por ni malfeliĉiga.

— Dio mia! mia kara Suzano, mi ne komprenas ke vi, tiel bona, tiel kompatema al ĉiu, vi sentas tiom da antipatio kontraŭ plendinda junulo, kiu neniam vin ofendis.

— Tio estas vera, kaj vi prava; sed vane mi kontraŭbatalas tiun senton. Kiam mi vidas tiun fraŭlon, min ekokupas impreso de repuŝo. La lastan fojon, kiam li venis Prelongon, mi promenadis piede kun Matildo, kiam li nin renkontis: li nin salutis tre ĝentile kaj tre respekteme, mi tion senkaŝe konfesas, sed pafante sur min kaj precipe sur mian filinon rigardon tiel borantan, ke mi fariĝis tuj maltrankvila. Matildo, kiu estis elirinta gaja kaj ridema, fariĝis subite senparola: kaj sub la premo de melankolia sento nedifinebla ni ambaŭ revenis al la kastelo.

— Vi kaj via filino estas ambaŭ tro nerveksciteblaj; kaj vi pli fidas neraciajn instigojn ol pruvojn plej firme starigitajn.

La markizo sin preparis daŭrigi laŭ tiu tono, kiam li tempe memoris, ke la kuracisto nepre rekomendis: “Oni incitu nek la markizinon nek ŝian filinon”. Ĉar Matildo troviĝis en la matenruĝo de la vivo, kiam la virineco komencas, kaj sinjorino de Prelongo en tiu vesperruĝo, kiam ĝi finas: kaj iom post iom ĉiutage forflugis tiu espero, tiel ameme karesita dum ŝia tuta ekzistado, doni al Raŭlo heredanton de lia nomo kaj de lia titolo.

Fraŭlino de Prelongo estis baldaŭ deksesjara. En ekfloriĝo de ŝia virga beleco, ŝi alten portis belegan frunton, kiun la densaj tordaĵoj de flavblonda hararo en-