Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/114

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kadrigis de ora aŭreolo. Ŝiaj grandaj okuloj, de ekstermara verdblueco, havis malkvietigan klarecon, kaj iliaj ŝanĝiĝantaj rebriloj suspektigis en tiu junulina animo abismojn pli nesondeblajn ol tiujn de l’ Oceano. La idealeco, kiun ŝi heredis de sia patro, aliformiĝis en artan senton tre vastigitan. Ĉar ĝis nun ŝi estis frapita de neniu malfeliĉaĵo, la junulino vivis en senĉesa revo, kaj sentis en sia koro nur du amojn, al siaj gepatroj kaj al Dio.

Tamen en iaj okazoj cetere tre maloftaj, ŝi montris nevenkeblan energion. Kiam ŝin ekscitis la kolero, subite ŝiaj okuloj fariĝis nigregaj: la sono de ŝia voĉo kutime tre dolĉa aliformiĝis en tonon sekan, malglatan de senkompata voleco, kiun neniu provis kontraŭbatali. La markizino estis iom timigita, kiam, la unuan fojon, ŝi konstatis tiujn maltrankviligajn simptomojn; sed la markizo kontraŭe ĝojis pro ili. Ĉar li retrovis en sia filino la neflekseblan karakteron de sia patro, la iama markizo, kiu neniam ŝanceliĝis, kiam ordonis la devo kaj la honoro. Kun tia natureco, la edukado estus do renkontinta nevenkeblajn malfacilaĵojn; sed la neflekseblecon de tiu karaktero kontraŭbatalis senlima boneco. Matildo ne povis vidi iun plorantan apud ŝi, kaj ne suferi pri ĝia ĉagreno. Sinjorino de Prelongo sciis, ke nur tie ĉi troviĝis la artiko de la kiraso: pro tio, en la maloftaj okazoj, en kiuj la junulino penis malkonsenti la postulojn de sia patrino, ĉi tiu ne provis altrudi sian aŭtoritaton: ŝi nur diris:

— Matildo, vi multe min ĉagrenas. Tuj fraŭlino de Prelongo sin ĵetis en la brakojn de la markizino, kaj diris, ŝin kisante:

— Ne ploru, panjo, mi vin obeos.

Ĝis nun, Raŭlo kaj Suzano, helpite de specialaj profesoroj, sufiĉis ŝian instruadon. Tamen la markizo antaŭvidis momenton en kiu tiu edukado, iom tro familia, fariĝos netaŭga. Pri tiu punkto, longaj diskutoj okazis