Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/115

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

inter li kaj lia edzino. Sed kiam li eksciis, ke la reĝo de burĝoj detronita alpaŝis siavice sur la vojo al ekzilo, sinjoro de Prelongo ne ŝanceliĝis.

La respublika formo, per kiu Francujo vestis sian registaron, ebligis, ke li realiras Parizon, ĉar oni ne povis lin kulpigi, ke li alportas siajn servojn al uzurpulo. Sekve la pakaĵoj estis faritaj: kaj la hotelo de la Grenela strato, kiu de dekok jaroj revidis siajn gemastrojn nur inter kelkaj longaj interspacoj, malfermis antaŭ ili sian duoblan pordegon.

En tiu nova ĉirkaŭaĵo, elfinante sian edukadon, perfektigante tion, kio en ĝi troviĝis nur preparita, la ĉarma junulino triumfe ekeniris en la altrangan societon. Aro da adorantoj kuniris post ŝiaj paŝoj: kaj ĉiutage nova deziranto petigis al sinjoro de Prelongo la koron kaj la manon de lia filino. Elĵetinte dudekon da ili, la gemarkizoj inter si elektis la junan dukon de Blasano, parolonte pri li al Matildo nur kiam estos alveninta la tempo por la edzinigo.

Inter la plezuraj artoj, kiujn plej sukcese kulturis la junulino, sur la unua vico troviĝis la pentrarto. Ŝiaj akvopentraĵoj estis ŝatitaj eĉ de kleruloj. Iam, farinte kopion laŭ Watteau, ŝi havis gloron aŭdi pentramanton, kiu proponis grandan monsumon, ĉar li kredis ke estas originalo, tio kio troviĝas antaŭ liaj okuloj.

Pro tio, gesinjoroj de Prelongo, dezirante plezurigi sian filinon, konsentis veni ĉiujare en Parizon, dum kelkaj monatoj, por ebligi, ke Matildo perfektiĝu en arto, kiu ŝin treege interesis. Cetere ilin instigis en tiun vojon ŝiaj profesoroj mem, kiuj antaŭdiris al fraŭlino de Prelongo, en tre proksima estonteco, la plej brilajn sukcesojn.

Inter la lernantinoj, kiuj vizitadis la pentran kurson partoprenitan de Matildo, troviĝis junulino, iom pli maljuna ol fraŭlino de Prelongo, kiun duobla malfeliĉo ekfaris orfinon.

Valentino de Savinako vidis sian patron, maristan