Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/116

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

eksoficiron, alportitan hejmen kun brusto borita de glava frapo ricevita en duelo: kaj ŝia patrino, kaptita de subita frenezo antaŭ la kadavro de tiu, kiun ŝi amegis, estis enfermita en frenezejon, en kiu, post tre mallonga tempo, ŝi mortis pro ĝenerala paralizo.

Restinte sola en la mondo, kun malgranda heredaĵo, kiu apenaŭ liveris la monon necesan por ŝia vivado, Valentino estis filinigita de maljuna onklino, Artemiso de Savinako, fratino de ŝia patro; kaj ĉi tiu lasta kare pagigis al sia nevino, per sia kolerema kaj malgaja karaktero, la maldolĉan panon, kiun ŝi al ŝi donis. Okupita nur de bigotaĵoj, la maljuna fraŭlino vivadis en monaĥejaj parolejoj aŭ funde de preĝejaj oficejoj. Kia ajn estu la horo de la tago, en kiu oni eniris en ŝian hejmon, oni estis certa, ke en ŝia salono troviĝas aro da flatemaj abatoj, kiuj atente observis neeviteblan heredon.

Valentino sola sciis tion, kion ŝi suferis en tia societo. Malboneta artistino, ŝi tamen obstine ĉeestis ĉe ĉiuj desegnaj kursoj; ĉar nur tie ĉi ŝi trovis alian vivmanieron, kiu ŝin ripozigis el la ekzistado unutona kaj monaĥa vivita de ŝi ĉe ŝia onklino.

Post kelkaj semajnoj, Matildo kaj Valentino fariĝis sendisiĝaj amikinoj. Ĉi tiu rakontis al sia nova kunulino ĉiujn malfeliĉaĵojn, kiuj sur ŝin ekfalegis. Fraŭlino de Prelongo estis kortuŝita pro kompato, kiam ŝi vidis tiun senlaciĝon de la Fatalo kontraŭ malfeliĉan kaj senkulpan knabinon: ŝi ŝin ameme kisis, petante de ŝi, ke ŝi bonvolu ŝin ami kiel fratinon. La koron de Valentino, premitan de kelkaj monatoj, plilarĝigis la varmo de tiu nova amelmontro; kaj ŝi ĵuris al Matildo eternan amikecon.

Preskaŭ ĉiutage Valentino vespermanĝis en la hotelo de la Grenela strato. Kiam la somero realvokis al Prelongo la gemarkizojn, Raŭlo, cedante al la deziroj de sia filino, konsentis klopodi mem apud fraŭlinon Artemison, kaj ŝin petis, ke ŝi bonvolu al li prunti Valentinon