Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/117

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ĝis la novembra monato, por ke li ŝin konduku en la kamparon.

La maljuna fraŭlino opiniis, ke pro ĝentileco ŝi devas montri kelkajn ŝanceliĝojn. Sed funde de sia koro, ŝi sin sentis kontentega, renkontinte tiujn komplezulojn, kiuj ŝin liberigis el ŝia nevino. Ĉar dank’ al la beleco vivega kaj brunhara de Valentino, la vizaĝo de ŝia onklino ŝajnis kompare ankoraŭ pli difektita, streketita kvazaŭ malnova pomo, dum maldensaj grizaj haroj ĝin superis de malkombita harkrono.

La diversaj societrilatoj, kiujn Raŭlo realligis dum lia ĉeesto en Parizo, lin devigis sendi multajn invitojn al personoj, kiuj larĝe malfermis antaŭ li la pordojn de siaj salonoj. Opiniante, ke ne sufiĉas redoni en sia hotelo la ĝentilaĵojn de li ricevitajn, la markizo decidis, ke li organizos en sia sinjorega kastelo de Prelongo grandajn kamparajn festojn, kunigitajn de ĉasoj al la cervo. Li samtempe pensis, ke post nelonga tempo alvenos la momento serĉi edzon por lia filino. Kvankam li jam elektis sinjoron de Blasano, tamen li deziris, ke Matildo povu lin kompari kun aliaj junuloj.

Filo ununura, portante unu el plej famaj nomoj de la Franca nobelaro, Gastono de Blasano tre bone realigis tiun edzon revitan de Suzano, kiam naskiĝis ŝia filino. La karaktero nobla kaj grandanima de la juna duko plaĉis al Raŭlo, kiu, kvankam partoprenante la ideojn de la markizino pri la nobeleco de sia bofilo, postulis samtempe viron kun kiu Matildo kredeble estos feliĉa. Pri tio li zorgis, ke la nomo de tiu junulo estu skribita sur la unua etato de invititoj. Tute fiera pri tia honoro, kiu al li pruvis, ke liaj esperoj estas kuraĝigitaj, Gastono montriĝis unu el plej diligentaj inter tiuj, kiuj alvenis al la kastelo. Li estis junulo havanta belecon iom virinan, preskaŭ malsaneman. Liaj grandaj nigraj okuloj, interniĝantaj en la okulejon, brilis kelkafoje pro febra helo, kiu faris