Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/118

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ankoraŭ pli pala la senkoloran palecon de lia vizaĝo. Ĉar li estis heredanto de famaj nobelecaj familioj, kiuj, por konservi la senmiksecon de sia raso, nur inter si konsentis geedziĝon, lia nervaro delikatiĝis, kaj ĉefis estre malriĉigitan sangon.

Li alvenis akompanata de sia servisto Laŭrento, kiu neniam lin ellasis. Tiu obstineco troviĝi konstante en ombro de lia mastro naskis diversajn komentariojn pli konjekteblajn unuj ol la aliaj. Tiuj babiladoj tute indiferentigis la junulon: kaj por ne respondi pri ili, li ŝajnigis ilin malkoni.

La festoj estis tre brilaj: Matildo kaj Valentino treege amuziĝis. Tamen, kiam la lasta invitito estis foririnta, fraŭlino de Prelongo sentis kvazaŭ senton de ripozo.

Ne vane junulino kreskis sola inter sia patro kaj sia patrino, sen fratino, sen amikino. Nesenteble ŝi prenas kutimojn, en kiujn koncentriĝas ŝia melankolia karaktero. Do kun plezuro ŝi retrovis sian karan solecon, kiun la amikeco de Valentino ĝojigis per senĉesa rideto.

Ofte la celo de iliaj promenadoj estis la Kamuŝa gardistodomo. Tie Matildo retrovis sian maljunan nutristinon, al kiu la alveno de du junulinoj kaŭzis ĝojon ĉiam novan. Ili ambaŭ petolante kaj ridegante englutis plenan tason da lakto ensorbitan en grizan panon, kaj poste revenis al la kastelo.

Ŝi same rekomencis kune kun sia patrino kaj sia elekta fratino la ĉiutagajn vizitojn faritajn al la malriĉuloj kaj al la malsanuloj. Kiam la vintro ŝin revenigis en Parizon, la malfeliĉuloj, kiujn ŝi lasis post si en Prelongo, ploris pro ŝia eliro, kvazaŭ ĝi estus malfeliĉego.

La boneco de la juna kastelmastrino estis tiel agema, ke ĝi sin turnis ne nur al homoj sed okaze eĉ al bestoj.

Ian tagon, ŝi veturis en kaleŝo laŭlonge de Violano, kiam ŝi vidis aron da malbonaj knaboj, kiuj turmentis junan hundon, per tiu krueleco speciala al la infaneco. Ili rompis unu el ĝiaj antaŭaj piedoj, kaj, malgraŭ tiu vundo,