Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/119

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ĝin devigis kuri, ĝin persekutante per ŝtonbatoj. La malfeliĉa besto terurita penis, sed vane, sin liberigi el siaj turmentistoj; sed tuj kiam ĝi marŝis dum tri paŝoj, saltetante, skuante ĝian sangoplenan piedon, kiu pendetis kiel ĉifono, ĝi falis, flanken ruliĝante, kaj puŝis dolorajn blekegojn. Tiam denove la ŝtonoj are pluvis. Fine, lacaj pro tiu ludo, kiu prezentis ĉiam saman vidaĵon, unu inter ili ekkriis.

— Ni ĵetu ĝin en akvon.

— Vi estas prava; ni tre amuziĝos, respondis ĥore la bando.

— Nu, finu tiun kruelan petolaĵon, ekkriis Matildo indignanta, kaj lasu trankvila tiun mizeran beston.

— Nu, fraŭlino, respondis la ĉefo de la knabaro, ĉu ni maldiskrete partoprenas viajn aferojn? Kial do vi metas vian nazon en la niajn, kiuj neniel vin koncernas?

— Silentu, Nikolao, diris alia. Ŝi estas la kastela fraŭlino. Ŝi montriĝis kompatema al mia maljuna patrino, kiam ŝi rompis sian kruron. Mi malpermesas, ke oni ŝin malrespektu. Aŭdu min.

Alproksimiĝante respekteme al Matildo:

— Dio mia, fraŭlino, li diris, ni ĵus estis ĝin ĵetontaj en akvon. Se vi ĝin volas, vi povas ĝin preni.

La junulino ne deziris sin embarasi per tiu malpura hundo, kovrita de sango kaj de koto; sed tiu bonfaro estis la sola rimedo por ĝin savi. Aliparte la malfeliĉa besto ŝin rigardis per okuloj tiel petegantaj, ke ŝi sin lasis kortuŝi:

— Vi estas prava, ŝi diris; ĝin al mi donu. La veturigisto pruntis sian kovrilon por ke la kusenoj ne estu malpurigitaj: oni sur ĝin kuŝigis la vunditan kvarpiedulon; kaj la kaleŝo revenis kastelen.

Kiam Matildo montris al siaj gepatroj sian novan protektiton, ĉi tiuj unue ekgrimacis pro malŝato. Sed ambaŭ tiel amegis sian filinon, ke ili ŝin ŝercis nur modere,