Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/120

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kontentegaj funde de sia koro pro tiu ago, kiu unu fojon plie montris la bonecon de ŝia natureco.

Oni venigis la bestkuraciston. Kredante, ke unu el multekostaj ĉevaloj de Raŭlo malsaniĝis, li rapide alkuris. Sed kiam li vidis la strangan klienton al li montritan, li malfacile detenis ironian rideton.

— Nu, por tiu malbelega besto vi min venigis, fraŭlino, li diris. Laŭ mia opinio, oni devus ĝin mortigi. Vi estus estinta prava lasinte ĝin dronigi.

— Se vi malkonsentas ĝin kuraci, diru tuj, respondis sektone Matildo. Mi petos mian kuraciston; kaj mi estas certa ke, por min plezurigi, li konsentos provi tiun resanigon.

La bestkuracisto komprenis, ke li diris malspritaĵon. Oni ne perdas pro petolaĵo klienton kiel sinjoron de Prelongo. Pro tio, li respondis tre respekteme:

— Ĉar vi tion absolute deziras, fraŭlino, mi ĝin provos. Post kelkaj minutoj mi revenos.

Post duono da horo li realiris kun tolaĵa banderolo kaj boteleto plena da potasa silikato. La ostrompo estis reordigita kaj starigita per aparato senmoviga.

— Nun, fraŭlino, nenio moviĝos, mi tion al vi certigas. De nun, vi povos purigi tiun beston. Ĉar ĝi estas tre juna, kredeble la ostoj perfekte kunlutiĝos.

Zorge lavita de la ĉambristino, la vundito montriĝis kun felo tute blanka. Oni ĝin sekigis antaŭ flamanta fajro: ĝiaj maldikaj haroj nature friziĝis.

— Vidu, patrineto, diris la junulino entuziasmigita, ĝin portante al la markizino; rigardu ĉu Dio ne min rekompensis pro mia bona ago. Ĉu vi jam vidis hundeton pli ravan? Oni kredus ke ĝi estas malgranda ŝafo.

— Mi konsentas, diris sinjorino de Prelongo, ke ĝi estas belega. Kiam vi ĝin alportis, ĝi montriĝis tiel malpura, ke neniu estus suspektinta ĝian belecon.

Post ses semajnoj Ŝafo estis tute resanigita. Sed Matildo treege miris, vidante, ke li ĉiam kreskadas. La monatoj