Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/121

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

fluis, kaj ĝi ne ŝajnis haltonta. Kiam, post la vintro, la junulino revenis Prelongon, anstataŭ la mizera hundeto, kiun ŝi kredis esti savinta, ŝi retrovis grandrasan Novterhundon, kiu preskaŭ ŝin renversis per la fervoro de siaj unuaj karesoj.

De tiu momento Ŝafo ĉiam akompanis sian junan mastrinon. Ĝi ŝin sekvis kvazaŭ ŝia ombro. Kiam ŝi sidiĝis sur benkon, ĝi ekmetis sur la genuojn de la junulino sian inteligentan kapegon. Aŭ ankoraŭ, kuŝante antaŭ ŝi, la nazon inter siaj antaŭaj piedoj, ĝi restis tie dum multaj horoj, direktante al ŝi sian rigardon ameman kaj kareseman, senmovigitan per muta adorado.

La bela Matildo, amegita de siaj gepatroj, de Valentino sia amikino, de Kamuŝaj geedzoj kaj de Ŝafo sia hundo vivis do tute feliĉa.

Nun fraŭlinoj de Savinako kaj de Prelongo neniam lasis unu la alian. La domo de la markizo fariĝis por la orfino ŝia vera hejmo: kaj la permeso, kiun Raŭlo persiste petis ĉiujare de la maljuna Artemiso, estis konsiderinda nur kiel simpla ĝentileca formulo.

Meze de la Folieraĵa arbaro, kiun sinjoro de Prelongo aĉetis dum la unuaj monatoj de sia edziĝo, troviĝis arbetaroj faritaj el arbetoj malaltaj, kiuj ne kreskis pro la malbona natureco de la teraĵo. Ili faris nealireblajn dornarbetaĵojn, kiuj kompensis per sia denseco sian malkreskecon. Ian tagon, Raŭlo promenadis kun Kamuŝo en tiu parto de l’ arbaro. Lia gardisto al li rimarkigis, ke tiu loko estas tre favora por la edukado de fazanoj.

— Se via markiza Moŝto tion permesas, mi prenos sur min starigi tie ĉi fazanejon tute ŝatindan. Tio ebligus diversigi la plezurojn, prezentante al invititoj de via Moŝto la amuzaĵojn de la ĉaso per pafo post la kortuŝecoj de la ĉaso per kurado.

Raŭlo volis unue pripensi al tiu propono: poste, ĉar