Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/124

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

rekomencis sian noktan observadon, malgraŭ la malpermeso de la markizo: ĉar li neprecize esperis, ke fariĝos tiu okazo de rajta defendo, kiun aludis sinjoro de Prelongo.

La pafejo finis oriente per kruta muro, en kiu la geologiistoj senŝancele rekonis la antikvan bordon de antaŭtempa maro. La sĉista* krutaĵo estis tiel krute tranĉita, ke vidiĝis neniu ebleco, ke oni ĝin suprengrimpadu. Ĝi prezentis neniun truon sufiĉe larĝan, por ke oni povu en ĝin meti piedon: pli supre eĉ ĝi elstaris. Ĝenerale al tiu flanko finis la ĉasoj; ĉar tie la harplenaj ĉasbestoj ne povis eliri, kaj falis hajle sub la pafoj de invititoj. Ian nokton, Kamuŝo sekvis la vojeton, kiu borderas la fundamenton de tiu krutaĵo. Li sin sentis tute senriska, ĉar li estis certa, ke neniam Serĉuo kuraĝos eniri en tiun senelirejon, kies li devis koni danĝerojn. Cetere li singardeme portis sian pafilon en la mano, anstataŭinte per kugloj la plumberajn kartoĉojn. La krutaĵo troviĝis dekstre: subite el maldekstraj arbetaĵoj ombro eliris, kaj eksplodis pafo. La gardisto vidis ruĝan fajreron pasantan antaŭ liaj okuloj, dum varma vaporo bruligis lian vizaĝon. Flanke la ŝtonoj de la krutaĵo brue eksaltegis. La senvola ekmovo de returneniro de li farita lin savis de neevitebla morto. Kvankam ne vundita, por trompi sian malamikon, li ĵetis krion kaj faletis, tenante forte premitajn en siaj manoj la tubon kaj la kapon de sia pafilo.

Liaj okuloj, blindigitaj de la fajrero, iom post iom rekutimiĝis al la senlumeco. Kaj dum li restis senmova, li spionadis la movadojn de Serĉuo, kiu kriegadis:

— Vi nun estas plene tuŝita! Kiam mi tediĝis en malliberejo, mi ĵuris, ke vi pereos nur de mia mano. Mi realigis mian parolon.

La luno ekleviĝis, plene lumigante al la vizaĝo de la ĉasŝtelisto, sed lasante en ombro Kamuŝon ĉiam senmovan. Ĉi tiu komprenis, ke estis utiliginda tiu cirkon-