Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/125

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

stanco tiel favora por li. Sin apogante sur kubuton kun multaj antaŭzorgoj, li rapide celis. Sed pro la maloportuna sintenado en kiu li troviĝis, li ne povis celi sufiĉe ĝuste. Anstataŭ trabori la kranion de Serĉuo, la kuglo iomete kliniĝis, plugis la vangon kaj formetis orelon. La ŝtelisto kriegis pro doloro, dum lia kontraŭulo, ekstariĝante sur siaj piedoj, pafis preskaŭ korpotuŝe sian duan pafilŝargon en mezon de lia brusto.

Serĉuo falis mase: sed lia mano krispiĝanta ne faligis lian pafilon, kies dua tubo estis ankoraŭ kartoĉhava.

Volante certiĝi ĉu la vagisto estis senripareble kuglofrapita, kaj ĉu lia falo ne estis milita ruzo komparebla al tiu jam uzita de li mem, la venkanto tre singardeme sin klinis al sia malamiko. Kuŝante sur dorso, kun okuloj fermitaj, kun palega vizaĝo, la rabisto ŝajnis vere malviva. Ruĝa makulo, pli kaj pli disvastiĝanta, malpurigis lian ĉemizon, en la loko de la koro. Tute rekuraĝigita, Kamuŝo ĵetis sur sian ŝultron sian senutilan armilon kaj jam ekeliris, kiam la mortanto, subite stariĝinte de sia tuta alteco, saltegis al la gardisto, kiu havis nur tempon sin ĵeti malantaŭen.

Alpuŝita al la krutaĵo, tute senarma antaŭ la rabisto, kiu havis ankoraŭ duan ŝargon eksplodeblan, Kamuŝo komprenis, ke li estas pereonta. Svingante sian pafilon per la tubo, li flanken eksaltegis al Serĉuo, por rompegi lian kranion per frapego de pafilkapo; sed, rapida kiel fajrero, la vagisto premis la ĉanon; kaj la malfeliĉa gardisto, ricevinte en la ŝultron tutan ŝargon de kugletoj, falis flanken de sia malamiko, kiun lacegigis tiu lasta penego.

Dum la tuta nokto, la luno lumigis per sia pala lumeto al tiuj du korpoj banantaj en sango.

Kiam aperis la matenruĝo, la malvarmeta aero vekis Kamuŝon el la rigidigo, kiun kaŭzis la perdo de lia sango. Unue li malfermis la okulojn, mirante, ĉar li tie ĉi kuŝas, memorante nenion. Sed kiam li volis ekmoviĝi,