Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/126

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

akra doloro sentita en la dekstra ŝultro lin revenigis al la realeco, kaj vekis lian memoron ankoraŭ nekonscian. Li komprenis ke, se li estas ankoraŭ vivanta, tio devenas de vera miraklo. Malfacile li sin starigis sur siaj kruroj, kiuj al li ŝajnis malfirmaj kiel kotono. Poste, ĵetinte kompatan rigardon al sia malamiko kuŝanta post du paŝoj, li revenis en sian hejmon, malproksimiĝantan de du kilometroj apenaŭ, uzante sian pafilon kiel bastonon, sur kiun li sin apogis per la maldekstra mano. Sed li estis tiel lacega, ke li uzis preskaŭ tri horojn por trafi sian celon. De kvin paŝoj al kvin paŝoj li estis devigata halti kaj sin apogi kontraŭ arbon por spiri. Hejme li havis nur tempon sin ĵeti sur apogseĝon: denove li svenis, dum lia edzino venigis la kuraciston, kaj tion sciigis al sinjoro de Prelongo. Kiam alvenis la markizo, lia vizaĝo estis severa. Tamen li neniel riproĉis la vunditon, pli amante konigi al li sian opinion en momento pli favora. Sed Kamuŝo legis sian kondamnon en la okuloj de Raŭlo. Li komprenis, ke ĉi tiu ne pardonis lian malobeon. Kiam la kuracisto ekzamenis la vundon, li certigis ke ĝi estas danĝera kaj ke kredeble estas farota la detranĉo de la brako.

Pri Serĉuo, sinjoro de Prelongo sendis servistojn, kiuj lin prenis kaj alportis al la malsanulejo de la proksima urbo.

Li mortis la morgaŭan tagon, ne rekonsciiĝinte. La korpomalfermigo pruvis, ke la Kamuŝa kuglo lin plene frapis sur la bruston, en la loko de la koro. Sed, dekliniĝinte sur la sternumo, ĝi transiris la hepaton kaj haltis en la intesto. Tio klarigis kial la vundo, kvankam pereiga, ne estis tuj mortiga.

Kiam Raŭlo eksciis la morton de la vagisto, li venis al la domo de sia gardisto.

— Kamuŝo, li diris severe, malgraŭ mia sendiskutebla malpermeso, vi tamen denove persekutis tiun malfeliĉulon. Via ago estas do vera volmortigo.