Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/129

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ĉerpinte en la patran kason, antaŭ ŝi larĝe malfermatan de sinjoro de Prelongo, ŝi aĉetis dometon konstruitan supre de krutaĵo. De tiu alta supraĵo, la rigardo vastiĝis super Oceano ĝis dekmejla horizonto; dum dufoje ĉiutage la marfluo frapis ĝian fundamenton per la senĉesa movado de alfluo kaj de elfluo.

Kiam ĉiuj aranĝoj estis finitaj, fraŭlino de Prelongo akompanata de Valentino, sia sendisiĝa amikino, veturigis ge-Kamuŝojn en sia propra kaleŝo. La du junulinoj kun granda plezuro loĝigis mem tiujn bonajn geedzojn, kiuj ploris pro ĝojo, ilin dankante.

— Nun, ili diris, nia dankemo pereos nur kun nia vivo. Ĉu okaze vi bezonos nin, ni estas pretaj. Kion ajn vi petos, ni ĝin plenumos senŝancele, kiam eĉ ni devus rompi niajn ostojn.

Matildo kaj Valentino ridetis. Ili ambaŭ sentis sin tiel ŝirmitaj kontraŭ ia ajn malfeliĉaĵo, ke kredeble neniam Kamuŝo aŭ lia edzino trovos okazon ekzerci sian sindonemon.

Dum fraŭlino de Prelongo iom post iom aliformiĝis en junulinon mirinde belan, Ludoviko Linŝardo finis siajn studadojn en la terkultura lernejo. Reveninte en sian landon, li edziĝis kun infaneca amikineto, Eŭlalio Grosklaŭdo, kiu, post kvin jaroj da edziniĝo jam naskis kvar infanojn. Dum la junan edzinon okupadis la zorgoj de la patrineco, ŝia edzo antaŭenirigis la patran farmodomon per neatendita puŝado. Li anstataŭis la homajn brakojn per vapormaŝinoj nove elpensitaj kaj uzis specialajn ternutrilojn. De lia ĥemia laborejo, en kiu li pasigis la plej agrablajn horojn de sia vivo, eliris produktaĵoj ĝis nun nekonitaj, kiuj redonis al la tero nekonsumeblan fruktodonecon, aŭ protektis la rikoltojn, detruante iliajn parazitojn. En la terkulturaj kunvenoj, en la regionaj ekspozicioj, li nepre ricevis ĉiujn premiojn, dank’ al la supera kvalito de siaj greneroj aŭ de