Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/130

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

siaj brutaroj. La registaro, dezirante kuraĝigi la kulturarton, kaj montri, ke ĝi tre ŝatas la laboremajn homojn, kiuj ĝin pliperfektigas, sendis al Andreo la rubandon de la Honora Legio.

Dum la lastaj balotoj por la ĝenerala konsilantaro, preskaŭ ĉiuj voĉdonoj kolektiĝis sur lian nomon. Liaj politikaj amikoj eĉ lin antaŭsciigis, ke ĉu li dezirus sin prezenti por la deputateco, li havas multajn ŝancojn kaj kredeble estos nomita. Sed Linŝardo, kiu jam suferis, ĉar li estis devigata porti ordenon merititan nur de lia filo, malakceptis tian proponon, opiniante ke la situacio de ĝenerala konsilanto lin famigas multe pli ol li tion dezirus, kaj kaŭzas al li sufiĉe da zorgoj.

La novaĵoj ricevitaj de Afriko same preteriris liajn esperojn. Dank’ al tiu singarda maltimo, kiun li montris dum la brulado, Viktoro plenumis agojn de nekredebla kuraĝo, kiuj, multajn fojojn, savis el certa pereo la korpuson de li komanditan. En okazoj en kiuj la kuraĝo estis senutila aŭ eĉ malutila, li ne ŝanceliĝis kaj uzis la ruzon, kiu same bone taŭgis. Pro tio li ĉiumomente estis nomita sur la militaj notoj; kaj oni lin konsideris, ĉe la ministraĵo, kiel unu el plej bravaj, plej inteligentaj, unuvorte plej sukcesontaj oficiroj. Kiam oni kaptis Konstantinon, li ricevis sur la batalkampo la krucon de Honora Legio. Lian rapidan altgradiĝon neniu ĵaluzis, ĉar oni konfesis, ke ĝi estas plene meritita. Nur dudeksesjara, la filo Linŝardo jam estis kapitano, kaj enskribita sur la tabelo por la komandanta grado.

Eksterordinare severa pri la disciplino, kiam oni manovris en militagoj, li postulis de siaj viroj superhoman penadon, pro kiu ili ne plendis, ĉar li ilin instigis ne nur per paroloj, sed per ekzemplo, partoprenante iliajn danĝerojn kaj iliajn malkomfortaĵojn. Sed kiam li ne troviĝis antaŭ la malamiko, li montriĝis bonkaraktera kaj patra: kaj tiamaniere li egalsukcese sin timigis kaj samtempe sin amegigis. Plezure oni ripetis en tendaroj,