Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/137

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

vespero mem. Post du tagoj, sinjorino de Blasano sin prezentis en la kastelon, kaj petis por sia filo la manon de fraŭlino de Prelongo.

Oni decidis, ke la juna duko estos permesita al regula amindumo dum la kelkaj semajnoj ankoraŭ vivotaj en la kamparo. La geedziĝo festiĝos en Parizo, post la reveno de la vintra sezono. Ĉar sinjorino de Blasano estis restonta en Prelongo kun sia filo, oni por ŝi preparis plenan ĉambraron.

Timante unu el tiuj ruzoj, kiujn tiel ofte kutimis la kapitano Linŝardo, Raŭlo rekomendis, ke oni konservu pri tiu projekto la plej absolutan sekreton. Al neniu inter la invititoj ankoraŭ loĝantaj en la kastelo oni do faris konfidencion.

Oni esceptis nur la grafon, intiman amikon de la duko, kaj fraŭlinon de Savinako, al kiu Matildo daŭre sentis fratinan amikecon.

Eble sinjoro de Prelongo estus pli aminta militistan bofilon, ekzemple sinjoron de Ruvezo. Savinte la vivon de lia filino, la junulo estis preskaŭ rajtigita peti ŝian manon. Sed, kaj tio grande mirigis Raŭlon, li sin detenis el ĉiu klopodo. Cetere, laŭ sociala vidpunkto, la grafo multe malsuperis sian amikon: certe lia nobeleco estis tre rajta, sed ne komparebla al tiu de Blasanoj, kiu estis unu el plej antikvaj de Francujo, pli antikva eĉ ol tiu de Prelongoj. Pri la riĉeco, tiu de la juna duko estis vastega, dum la grafo trovis nur ŝuldojn en la patra heredo. Cetere la markizino ne ŝanceliĝis. Ĉar sinjoro de Blasano ja estas perfekta kaj nobla nobelulo, Raŭlo al si diris, ke oni ne povas ĉion posedi, ke ne estas li kiu edziĝas sed lia filino kiu edziniĝas, kaj ke nur estas celotaj la ŝatoj de Matildo.

Fraŭlino de Prelongo akceptis tiun edziniĝan proponon sen ĉagreno sed samtempe sen entuziasmo. Sciante ke la sorto de junulino, kiu alproksimiĝas la plenaĝon, estas edziniĝi, ŝi akceptis fermokule la edzon al ŝi prezentitan,