Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/138

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

certa ke gesinjoroj de Prelongo celis nur ŝian feliĉecon kaj ne povis erari.

Ne estis same por Valentino. Kun veraj ĝojaj elmontroj ŝi eksciis tiun novaĵon. Ĉar ne nur ŝi estis vere feliĉa, vidante, ke ŝia amikino faros edziniĝon, kiun multaj junulinoj estus enviintaj, sed ankaŭ tiu finiĝo liberigis ŝian konsciencon el premanta pezo. Momente, post la bela konduto de sinjoro de Ruvezo, ŝi timis, ke Matildo enamiĝos al la juna oficiro. Dum la kelkaj tagoj fluintaj de la kuradĉaso, ŝi atentis la fariĝojn okazantajn en la kastelo kun vera kortuŝeco.

Ve! la plendinda junulino amis la junan grafon: ŝi lin tiel amis, ke pro tio ŝi ne dormis plu, precipe de tiu momento kiam ŝi kredis, ke ŝi ne estas malŝatata de li. Tio alvenis tuje, en la momento mem, kiam minacis ŝian amikinon mortiga danĝero, kiam ŝi vidis Frederikon rapidantan al la apro kaj enigantan en ĝian flankon la tranĉilon svingatan de lia pugno. Ĉar la koro de Valentino enhavis trezorojn de ameco, kiuj petis nur eltrovanton. Malvarmigite de tiu tomba atmosfero, kiun oni spiris ĉe ŝia onklino, ĝi estis iom varmetigita de l’ amikeco de Matildo. Sed la natureco de la junulino, ardanta kaj pasia, bezonis senton multe pli vivigan. Pro tio, kiam la juna venkanto sin prezentis al ŝi, aŭreolita de sia triumfo, tiu dudekjara koro eksplodis.

La manpremo, per kiu la junulino sin donis tutan, ekbruligis saman amegon en la koron de Frederiko. Ĝis nun, koninte nur garnizonajn amrilatojn, la juna oficiro estis preparita al la ekokupo de tiu venkanta sento, kiu sin oferis kun sintenadoj de preĝanto.

Dum fraŭlino de Prelongo pie metis en akvoplenan vazon la oficialan blankan bukedon, kiun ĉiuvespere al ŝi alportis ŝia fianĉo; dum ŝi aŭskultis kun rideto iom senmova la korektajn amkonfesojn, kiujn la juna duko sin kredis devigata fari al ŝi, antaŭ la konsentaj okuloj de gepatroj kunsidantaj en la saloneto, Frederiko kaj