Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/139

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Valentino, pretekstante, ke ili ne devas ĝeni per sia ĉeesto la amelmontrojn de geamantoj ambaŭ reeniris en sian ĉambron. Poste, ĉar ili ambaŭ bezonis spiri aeron, ili el ĝi eliris iom samtempe, kaj neeviteble sin renkontis en la parko.

Ĉar ambaŭ penis ne perfidi siajn sentojn, kaj repuŝis la vivegajn parolojn, kiuj el iliaj koroj supreniris ĝis iliaj lipoj, ili rifuĝis malantaŭ frazoj nur ĝentilaj kaj tute negravaj. Kun elementoj tiel senvivaj la interparolado ĉiumomente haltis, kaj estis anstataŭita de peza silento, kiun nek unu nek alia kuraĝis rompi.

— La vetero estas tre bela, tiuvespere, fraŭlino.

— Tre bela, sinjoro.

— Vi do venis spiri aeron sur la teraso?

— Kiel vi vidas.

— Estas tiel varme en apartementoj.

— Oni sufokiĝas.

— Mi eliris, ĉar mi timis, ke mia ĉeesto estus maldiskreta.

— Mi same.

— Oni ne devas ĝeni geamantojn.

Frederiko rigardis Valentinon; kaj la junulino ruĝiĝis.

— Ja, ŝi respondis.

Denove fariĝis silento. Ambaŭ, sin apoginte sur la balustradon, supre de kiu oni superis la tutan valon, aŭskultis tiujn malprecizajn kaj melankoliajn bruojn, kiuj estas la voĉo de belaj someraj noktoj. De la senluma kamparo, tra kiu Violano lumigata de la luno desegnis longan arĝentan rubandon, iliaj rigardoj supreniris al la ĉielo borita de brilaj punktoj, kiujn la nokta astro estingis unu post la alia, plialtiĝante el horizonto.

— Mi kredas, ke la luno troviĝas en sia unua kvarono.

— Ha! vi kredas.

— Jes, mi tion vidis hodiaŭ sur la kalendaro. Kiel poezia estas bela somera nokto.

— Jes, sed iom malvarmeta. Mi foriras, daŭrigis Valen-