Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/140

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

tino, feliĉa, ĉar ŝi trovis tiun rimedon por rompi embarasantan interparoladon. Mi estas maldike vestita; kaj mi timus malsanigon.

Kaj ne eĉ vidinte la respektan kaj amplenan saluton, kiun al ŝi sendis la junulo, ŝi forkuris, kiel frenezulino, tra la parko, kaj rapide ŝi sin enfermis en sian ĉambron. Ŝi sufokiĝis.

Restinte sola, sinjoro de Ruvezo ekbruligis cigaron. Dum li ĵetis tra la spaco odorajn fulmelspirojn, li lasis erari siajn okulojn al la nigra kamparo kuŝanta sub liaj piedoj. Kubutapoginte sur la balustrado al kiu li revenis, li pripensis:

— Ne, li diris post iom da tempo, tio estas neebla. Se mi estas riĉa per nobeleco, per moneroj kontraŭe mi troviĝas tute malriĉa. Mi havas nur mian sub-leŭtenantan soldon; kaj tio estas maldika. Pri Valentino, ĉu ŝi havas la postulitan doton? Mi dubas. Kun tiaj vivrimedoj, ni ambaŭ mortus pro mizero antaŭ la malplena telermeblo. Poste, ĉu mi povas ŝin treni el garnizono en garnizonon, precipe en Afriko? Ĉu mi scias kie mi troviĝos post unu monato? Eble en Laghonat, eble pli malproksime. Ne, decide, mi ne povas edziĝi. Sed tiam, kion fari? Ŝi estas diable ebriiga, tiu junulino; kaj mi amegas ŝin kiel frenezulo. Certe pli bone estus foriri morgaŭ. Sed kiun pretekston prezenti? Antaŭ la ĉaso, mi promesis, ke mi restos ankoraŭ dum dekkvin tagoj, kaj ke mi poste iros en mian familion, por en ĝi pasigi mian lastan monaton da libertempo. Se li vidus min forirantan nun, la markizo kredus, ke mi tiel agas pro ĉagreno, ĉar lia filino edziniĝas kun Gastono. Nu, ni enlitiĝu: la nokto alportos bonan konsilon.

La grafo ĵetis malproksimen la brulantan pinton de sia cigaro, kiu eksaltegante el roko al roko naskis en la nokto garbaron de fajreroj.

Dum li monologis en la parko, Valentino reenirinte en