Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/141

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

sian ĉambron, sin ĵetis en apogseĝon, mordante sian naztukon por malaŭdigi siajn ploregojn.

— Ha! estas finite! Li ne min amas. Tiuvespere li ne diris al mi tri parolojn: tamen estis favora la okazo. Ĉu iam oni ĝin retrovos? Ve! mi kredis, ke mi estis leginta amon en liaj okuloj. Mi eraris. Laŭ la famo, li estas malriĉa, kiel mi: do por li mi ĉiam estos nur la birdeto, kiun oni vundas pasante, kiun oni forgesas, kaj kiu agonias en nekonita angulo. Ho! Frederiko mia, mia amato, mi tion komprenas; vi bezonas, ne malriĉulinon kiel min, sed riĉan heredantinon kiu reorumos vian blazonon. Vi estas prava; vi tion meritas; tion al vi ŝuldas la Fatalo. Ĉar vi estas la plej bela, la plej nobla, la plej kuraĝa: kaj mi estus krimulino, se mi vin embarasus per mia mizero.

Subite ŝi aŭdis pordon malfermiĝantan: estis sinjoro de Ruvezo, kiu reeniris. Ŝi aŭskultis, detenante sian spiron, imagante, ke li alvenas por ŝin suprizi, por ŝin formeti. Ŝi estas konvinkata, ke li troviĝas ĉi tie, malantaŭ la pordo, aŭskultante. Ŝi diras tre laŭte, ke tia ago estas tre malĝentila, ke reale li estas nur komuna deloganto, nur rabisto de ina honoro. Sed, post tiu penso, ŝia koro saltegis pro espero. Fine, ne povante sin deteni, volante montri al li, ke ŝi sin gardas, ke ŝi ne lin timas, ŝi tiris la riglilon kaj tuje larĝe malfermis la pordon. Sed ŝia lampo lumigis nur al koridoro tute senhoma. Frederiko estis reenirinta en sian apartementon, kaj ne pripensis al ŝi. Ne, vere, li ŝin ne amis.

Larmoj de ĉagreno supreniris al la okuloj de la junulino. Kial li venis en la kastelon? Antaŭ kiam ŝi lin renkontis, ŝi estis feliĉa en la societo de Matildo: la amikeco de ŝia elekta fratino sufiĉis al ŝiaj deziroj. Dum nun, kion do ŝi bezonas? Nur pripensante al tio, ŝi ruĝiĝis. Ho! nun ŝi vidas klare en sia animo. Tio, kion ŝi kredis esti amo, estas malamo kontraŭe. Ŝi lin malamas, ĉar li ŝin malfeliĉigis, ĉar li ŝin plorigis, ĉar li sin ŝovis en ŝian