Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/142

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

estaĵon tiel rapide, ĉar li penetris en ŝian koron tiel profunden. ke li kaj li sola ĝin tutan hodiaŭ okupas. Jes, ŝi lin malamas, ŝi lin malamas funde de sia animo.

Subite ŝi memoris, ke la ŝtuparo kondukanta al la ĉambro de la grafo ne estas la sama ol la ŝia. Pro sento de alta konveneco, la markizino ne volis, ke la gejunuloj, kiujn ŝi akceptis en sia kastelo, estu devigataj toleri la malagrablaĵojn de senĉesaj renkontoj tra la koridoroj. Por aliri el la ĉambro de Frederiko al tiu de Valentino, oni estis devigata ĉu malsupreniri en la korton, ĉu trairi la ĉambraron de sinjoro de Prelongo. Sed tiam tie kuŝis nesingardemo kaj samtempe malkonveneco, kies estis nekapabla sinjoro de Ruvezo.

Iom rekuraĝigite de tiu ideo, Valentino enlitiĝis, kaj post iom da tempo ekdormis, farante orajn revojn. Ŝi vidis sin glitantan kun Frederiko sur smeralda maro, en ŝipeto ornamita de multekostaj ŝtonoj, provizita de veloj purpuraj, de silka ŝnuregaro. Kaj ili reciproke amegis unu la alian; senlace ili al si tion konfesis; ĉar ili troviĝis en la lando de la revo, en kiu oni ne bezonas monon por ami kaj esti feliĉaj.

La morgaŭan vesperon, ili ambaŭ kompreneble sin renkontis en la sama loko.

— Nu, ekkriis Valentino, la hazardo naskas kelkafoje nekredindajn surprizojn. Ni nin retrovas ĵus en la sama loko.

Ameme la junulo respondis:

— Mi konfesas, ke tiun hazardon mi iom helpetis. Ĉu vi min riproĉas?

— Ne, ĉar mi volas vidi en via ĉeesto nur noblan intencon. Kredeble vi timis, ke min terurus vespertoj, fantomoj aŭ aliaj timigiloj.

— Aŭskultante nur mian kuraĝon, mi venis alporti al vi la helpadon de mia glavo.

La junulino ridetis. Tiam rekomencis la hieraŭa silento.