Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/148

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Tuj ŝi rakontis tiun historion al fraŭlino de Savinako. Feliĉe tiu junulino prezentis sian dorson al la sunlumo: sen tio Matildo estus estinta tre mirigita pro la sintenado de ŝia amikino, ne komprenante kial subita ruĝiĝo kovris ŝiajn vangojn.

Kiam vespere la geamantoj, ankoraŭ tremetantaj pro la memoroj de l’ antaŭtago, sin ĵetis en la brakojn unu de la alia, ili konsentis ke, ĝis la eliro de la juna oficiro, iliaj sinvidoj okazos, nokte kompreneble, en la ĉambro de Valentino.

Sinjoro de Ruvezo estis tre malkontenta pro tiu kontraŭaĵo, kiu, ilin senigante da loko senhoma kaj facile alirebla, malfaciligis iliajn amrenkontojn, kaj ilin faris tre danĝeraj. Ĉar por aliri nokte al sia amantino tra la internaj apartementoj, la grafo devis trairi la tutan ĉambraron de sinjoro de Prelongo, sekve peti de la markizo la du ŝlosilojn, kiujn li bezonis por tion fari. Kompreneble tia farmaniero estis tute neebla. Aliparte por ŝin vizitadi dum la tago, li devis unue malsupreniri lian ŝtuparon, poste transiri la korton, fine supreniri la ŝtuparon de la junulino, kaj fari tian kurbaĵon tra koridoroj pli malpli plenaj da servistoj. Li sentis ke post tri tagoj de tiaj vojaĝoj tra la kastelo, ilia kara sekreto fariĝos la temo de ĉiuj interbabiladoj. Do tiu dua rimedo estis tiel neefektivigebla kiel la unua.

Sekve dum la tuta tago Frederiko promenadis laŭlonge kaj laŭlarĝe antaŭ la malnova konstruaĵo, studante tre atente ĉiujn arĥitekturajn elementojn, ornamaĵojn, kornicojn, balkonojn kaj elstaraĵojn: okule li mezuris la altecon de etaĝoj, notante en sia memoro la plej etajn kaj ŝajne plej senvalorajn detalojn. Poste li supreniris en grenejojn kaj penetris ĝis la plej alta teraso de la granda turo, de kiu li superis la vastan tutecon de la tegmentaro. Li similis arĥitekturiston studantan la elementojn de arĥitektura plano. Sed sur tiun planon sinjoro de Ruvezo notis nur kelkajn partojn elstarantajn, neniel zorgante