Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/149

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

pri ĉiuj aliaj detaloj, kiuj lin ne speciale interesis.

La morgaŭan tagon, pretekstante ke li bezonas sigeligi sian permesaĵon per la milita estraro, li veturis Rouen’on kaj revenis alportante pakaĵon, kiun li mistere kaŝis en sian ĉambron. Ĝin malferminte, li eltiris tuberŝnuron, unu el tiuj dikaj manteloj por veturigistoj, nomitaj limusinoj, kaj paron da Strasburgaj lanŝuoj.

Kiam alvenis la vespero, li petis Valentinon, ke ŝi lasu malfermita ĝis la mateno ŝian tualetejan fenestron, dirante ke ŝi ne maltrankviliĝu se ŝi ne vidas lin aperantan, ĉar la sukceso de lia entrepreno ne estas certa; sed tamen ke ŝi ne teruriĝu se, dum ia horo de la nokto, viro paŝegas la apogilon de ŝia fenestro; ĉar tiu viro estos li. La apartemento loĝita de fraŭlino de Savinako estis lokita en la parton de l’ antikva kastelo, kiun ne faligis la eksplodo ordonita de la kardinalo. Tuŝante la grandan nordan turon, ĝi estis kun ĝi konservita en la restarigo farita de Ludoviko de Prelongo. La ronda ĉambro, kiun formis tiu turo ĉe ĉiu etaĝo estis eĉ aliformigita de la junulino en tualetejon. Ĝuste malsupre de la fenestro, kiu al ĝi lumigis, troviĝis la fama blazono, kiun la markizino tiel ame rigardadis dum la unuaj monatoj de sia edziniĝo. Ĝi okupis la tutan spacon ekzistantan inter la supro de la enireja pordo kaj la malsupro de la fenestro Valentina. La tri leonoj pasantaj skulptitaj en la granito faris tri profundajn reliefaĵojn, sur kiujn la piedo povis sin apogi. Plie la supera rando de la larĝa ŝtonplato faris sur la muro elstaraĵon, sur kiun povis krampiĝi la manoj kaj sin apogi la genuoj de iu, kiu estus dezirinta sin suprentiri ĝis la fenestro.

Kiam la grafo estis certa, ke ĉiuj dormas en la kastelo, li vestis sian limusinon super siaj vestoj, kaj ĝin premis per ligilo ĉirkaŭ sia talio, por ke ĝi ne flirtadu. Anstataŭinte siajn pantoflojn per la Strasburgaj lanŝuoj, li volvis la tuberŝnuron kaj metis la ringegon tiel formitan