Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/150

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ĉirkaŭ sian bruston, ĝin apoginte sur sian maldekstran ŝultron. Tion farinte, li estingis sian lumaĵon, malfermis la pordon tre antaŭzorge, certiĝis ĉu la koridoro estas senhoma, kaj same senbrue refermis la pordon. Palpetante per manoj etendataj, li trafis la ŝtuparon al la tegmento, penetris en la grenejon, kaj sin direktis al fenestreto, kiun, dum la antaŭtago, li speciale ekzamenis tute atentege. Li sublevis la vitraĵon, kiu malfermiĝis kiel kovrilo de tabakujo. Ĉar la junulo estis maldika kaj facilmova, li sen malfacileco penetris tra tiu malvasta malfermaĵo, kaj sin starigis sur la mallarĝa randaĵo.

Nun li devis ekkapti per ambaŭ manoj la randon de la tegmento, kaj eksaltegi sur la azenan dorson sammaniere, kiel rajdanto saltegas sur sian ĉevalon, kiam li volas ĝin ekrajdi, ne uzinte la piedingon. La entrepreno estis danĝera. La antaŭensalto estu malbone kalkulita, okazos falo sur la tegmenton, rulado sur la kruta deklivo, sekvita de timeginda saltego en la malplenaĵon, kun morto malsupren. Frederiko momente ŝanceliĝis. Subite li eksaltis, turnis sur siaj manradikoj, kaj refalis rajde sur la randon, ĝuste sur la lokon celitan. La antaŭensalto estis bone kalkulita.

Tion farinte, li ĉiam rajde sin direktis al la parto de la tegmento, kiu plej proksimiĝis la grandan turon. Ĝin trafinte, li malvolvis la tuberŝnuron, firme alligis unu el ĝiaj ekstremajoj al la granda monumenta kamentubo, datumanta de la XIIIa jarcento, fiksis la alian ekstremaĵon ĉirkaŭ sia zono, por esti certa ke, ĉu okazus duonsveno, li ne estus rapidigita en la abismon, kaj ĵetis en la spacon la ŝnurrondon tiel formitan.

Tiam ekkaptinte plenmane la ŝnuregon, poste ĝin premante per siaj kruroj, li sin lasis gliti sur la dorso, laŭlonge de la tegmenta deklivo, ĝis la defluilo. Sen la dika teksaĵo per kiu li zorge sin vestis, li estus alveninta malsupren kun vestoj ŝiritaj kaj sangiga haŭto.

Tien alveninte, li stariĝis sur la zinka defluilo, kiu