Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/151

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

iom faldetis sub lia pezo, sed ja estis sufiĉe firma por lin porti: tiam li sin senigis da sia ŝnuro kaj da sia limusino, kiujn li zorge kunrulis kaj lasis en tiu loko, por ilin retrovi, kiam li revenos. Li alpaŝis laŭlonge de tiu danĝera vojeto, havante dekstre la tegmenton kaj maldekstre nenion, la profundegajon. En tiu loko la kastelo estis konstruita sur la krutega roko, kies ĝi ŝajnis esti nur la daŭrigo. Okazu malĝusta paŝo aŭ ardezo glitiga, kaj la junulo estos rapidigita el ducent metroj da alteco, trovante sub sia mano nenion al kio li povos alkroĉiĝi.

Meze de sia vojiro, li malforte frapis la pinton de sia piedo kontraŭ reliefaĵon faritan de kunlutaĵo. Li sentis sin ĵetetita antaŭen; li preskaŭ ekfalis: sed dank’ al ekpenego de sia voleco, li sin reĵetis malantaŭen kaj retrovis sian ekvilibron. Sed la skuo estis forta. Li estis devigita halti momente por spiri, kaj lasi al sia koro grandfrape batanta la tempon necesan por kvietiĝi.

Tiam, palpetante per la piedo ĉiujn malglataĵojn, li malrapide daŭrigis sian iradon. Ĉar la Fatalo favoras la maltimulojn, li trafis sen malfacilaĵoj la angulon reenirantan, formitan de la granda turo kaj de la kastela fronto rigardanta la parkon. Tiun angulon okupis ŝtala ŝnurego, kiu estis la kondukanta fadeno de fulmŝirmilo starigita sur tiu turo antaŭ dudek jaroj. Tiun ŝnuregon fiksis kontraŭ la muro fortikaj krampoj. La tutaĵo ŝajnigis ŝtupetaron, kies ŝtupetoj estus spacigitaj el du al du metroj. Frederiko sin lasis gliti laŭlonge de tiu ŝnurego, sin ripozante dum unu sekundo sur ĉiu el metalaj krampoj, kaj trafis la rondan kornicon, kiu ripetiĝis ĉe ĉiu etaĝo de la turo. La vizaĝon kontraŭ la muro, la brakojn kruce tenatajn, li malrapide flankenrampis. Alveninte antaŭ la blazonon, li ekkaptis ĝian superan randon, utiligis la leonojn kiel ŝtupojn, kaj per unu sola saltego rapidis en la ĉambron de Valentino, kiu malfermis siajn brakojn por lin akcepti.