Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/15

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Oni iru en la ĝardenon por trinki kafon. Oni sufokiĝas tie ĉi.

— Bonega ideo, ekkriis Viktoro. Mi tiel ofte tendaris en plena aero, ke mi malbone spiras, kiam mi estas enfermita.

La tuta familio malsupreniris al laŭbo, kiu borderigas la vojon.

Post kelkaj minutoj, servistino metis sur kamparan tablon grandan kafujon fumantan.

De kvarono da horo, Linŝardoj tie sidis: la viroj fumis pipojn, trinketante sian kafon. La virinoj, malpleniginte siajn tasojn suĉis sukererojn de brando sorbitajn, kiam kapo vestita de pastra ĉapelo aperis supre de la branĉobarilo.

— Sed tio estas sinjoro paroĥestro, ekkriis la kapitano. Eniru do, sinjoro Benojto, aliru do. Mi esperas, ke vi trinkos kaftason kun ni.

— Viktoro! mia brava knabo, jen estas vi! Vi do estas reveninta? Sed oni nenion diris al mi pri tio.

— Mi petis libertempon por resaniĝo.

— Ĉu vi estis vundita? murmuris la maljuna pastro, ĉagrene kortuŝita.

— Ho! negravaĵo! Kuglo, kiu tuŝetis mian ŝultron. Konfidencie, tio estis nur preteksto. Mi deziregis revidi mian familion kaj miajn amikojn. Vi scias, ke inter ili mi kalkulas vin, sinjoro paroĥestro.

— Ho, jes, mi tion scias. Ha! mia infano ... pardonu, mi volis diri: kapitano.

— Daŭrigu do, sinjoro Benojto; ne ĝenu vin. Diru, aldonis la junulo kun malica rideto, ĉu vi ĉiam fanatike fiŝkaptas per hokfadeno?

— Ho, ne! Kiam unufoje oni evitis la dronigon, oni ne rekomencas plu. Vi ne tie ĉi ĉeestis por min formeti el la morto: pro tio, mi promesis al Dio, ke neniam plu mi tuŝos fiŝhokon. Mi ne forgesis, kiel kuraĝe vi riskis vian