Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/16

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

vivon por savi la mian. Neniu tago pasis, en kiu mi ne preĝis la Superan Majstron, por ke al vi Li donu sian potencan protekton. Mi vidas, ke Li min aŭskultis. Kun kia kortuŝeco, kia admiro, mi pense partoprenis viajn venkaĵojn. Kiam mi legis, en la ĵurnalo, la artikolojn, en kiuj oni parolis pri vi, ŝajnis al mi, ke mi havas sub okuloj la rakonton de unu el tiuj grekaj aŭ romaj heroaĵoj, kiujn al ni konigis antikveco.

— Ho, sinjoro Benojto, vi tro grandigas.

— La modesteco decas kun la kuraĝo, respondis sentence la abato, kiel ĝi decas kun la talento, li aldonis, sin turnante al Ludoviko, kiu sin klinis. Ha! mia kara amiko, li daŭrigis, parolante al Andreo, vi povas konfesi, ke vi estas ŝancema. Ĉar, kiam eĉ oni ne parolus pri vi, kiu alvenis al situacio, kiun neniam vi estus revinta dum via junaĝo, ĉu vi ne havas du filojn, kies ĉiu patro estus rajte fiera?

— Kaj liajn genepojn, kiuj estas belaj kiel amoroj, interrompis Eŭlalio, kaj kiuj lin amegas kiel la bonan Dion.

— Mi ĵus estis tion dironta, daŭrigis la maljuna pastro. Pro tio, se iam iu demandus min: “Ĉu vi konas sur tiu tero viron feliĉan?” mi tuj respondus senŝancele: Andreo Linŝardo.

— Nu, estas ĵus tiom da prosperoj, kiu min timigas. Mi diras, ke iam mi devos pagi ĉion tion ĉi: kaj mi timas.

— Lasu do lin trankvila, respondis Heleno senpacienca. Ĉu karaktero simila al la lia povas ĝui kviete la bonaĵojn estantajn? Vi vidas, ke ĉio lin favoras: nu, ju pli li havas kaŭzojn por esti ĝoja, des pli li ĉagreniĝas.

— Sinjoro paroĥestro, aldonis melankolie la mastro, antaŭ nelonge, dum la tagmanĝo, mi prenis el la deserto pomon supraĵe belegan. Kiam ĝi estis malfermita, mi trovis vermon, kiu manĝetis ĝian koron. Mi kredas, ke en la mondo troviĝas multaj homoj, kiuj similas tiun pomon.