Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/156

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

cerbo. Cetere voĉo sekreta diras al ŝi, ke tia afero estas neebla; ke, malgraŭ ŝia maltrankvileco, ŝi certe estus sentinta en sia tuta estaĵo pli grandan disŝiron. Tiam ŝi genufleksas sur sian preĝoseĝon kaj, per ĉiuj fervoroj de sia animo entuziasma kaj kredema, ŝi preĝegas la Dion de sia infanaĝo. Iom rekuraĝigite, ŝi diras al si ke bezone estas varme rezoni. Se ŝia amanto estus rapidigita en la abismon, ŝi estus aŭdinta la bruon de korpo peza rulanta el roko al roko. Sed vane ŝi serĉas en sia memoro, ŝi nun estas certa pri tio, ŝi nenion aŭdis. Plie se Frederiko estas kuraĝa, li same estas tre singardema. Li ne estus riskinta neeviteblan morton, estante certa, ke li ŝin revidos la morgaŭan tagon. Ne; li ŝin obeis: li trankvile restis en sia lito. Sendube li venos baldaŭ: nun ŝi estas certa pri tio.

Kaj ŝi lin atendas.


Kiam la grafo sentis sin ruliĝantan sur la deklivo de la tegmento, ne povante sin deteni, li komprenis ke li estas pereonta. Sentante teruran impreson de malplenaĵo, li senvole ekpuŝis grandan krion, tuj haltigatan de kruelega doloro, kiu ĉesigis lian spiron. Estis la ŝnurego, alligita ĉirkaŭ lia zono kiu tuje, brute, haltigis lian falegon. Duonsvenante, sufokiĝante, Frederiko ĝin ekkaptis instinkte. Subite la horizonto ŝajnis rapide turniĝadi ĉirkaŭ li, dum li sentis sin balancitan en la spaco per la vento, kiu daŭris fortegan blovadon. Unue li neniel komprenis tion, kio okazas: senmova, li toleris, fermante la okulojn, la duoblan movadon, kiu lin skuis. Sed subite la vero lumigis al lia spirito: kaj, malgraŭ lia kuraĝo, varma ŝvito perliĝis el la radiko de liaj haroj. La ŝnuro estis streĉita de la pezo de lia korpo sur la tranĉanta rando de la defluilo: en la loko mem sur kiu ĝi faldiĝis, la senĉesa movado de eliro kaj de aliro naskis senĉesan frotadon, kiu ĝin rapide eluzis. Ĝi tranĉiĝis. Ĉiufoje kiam rompiĝis ŝnurero, la ŝnurego maltordiĝis, kaj estis tiu