Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/157

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

maltordiĝo, kiu ĝin turniĝadigis. Kaj supre de abismo de ducentmetra profundeco lin pendigis tiu rompebla ligilo, kiu pli kaj pli maldikiĝis. De tempo al tempo, malgranda skueto lin avertis, ke ekrompiĝas unu el fadenoj, kiuj ankoraŭ lin detenis al la vivo.

Per tiu superhoma forteco, kiun naskas la instinkto por la konservado, la grafo febre ekkaptis la ŝnuregon, kaj sin suprentiris sur ĝi per la fortikeco de siaj manradikoj, ne zorgante pri ekskuoj, kiujn li al ĝi trudis, kaj kiuj rapidigis ĝian rompeblecon. Kiam li trafis la defluilon, li sur ĝin sin forte alkroĉis per la maldekstra mano, dum lia mano dekstra ekkaptis la ŝnuron supre de la loko tranĉita. Feliĉe ne estis tro malfrue. Sed post kelkaj sekundoj, la ŝnurego, malplilarĝigita ĝis dikeco de ŝnureto, estus rompiĝinta definitive, lasante la malfeliĉan junulon fali kaj premegiĝi en la profundegaĵon.

Kiam, post lasta penado, Frederiko sin vidis en la defluilo, liaj fortoj estis eluzitaj. Liaj oreloj zumis; flamoj pasis antaŭ liaj okuloj. Timante, ke li svenos, li kuŝiĝis en la defluilon, en kiu li troviĝis ŝirmata kontraŭ la vento, kaj sekve senriska. Li fermis okulojn, kaj sentis sin ekokupitan de sensenta rigideco.

Post unu horo lin vekis sento de glacia malvarmo, kiu lin penetris ĝis ostoj. La pluvo ekfalis. Ĉar li okupis la tutan fundon de la defluilo, li baris la akvan fluon, kiu povis eliri, nur pasinte sur lia korpo. Feliĉe li konservis sian limusinon, kies dika teksaĵo lin ŝirmis kontraŭ la malsekeco, sed nur neperfekte. Tiu horo da ripozo al li redonis novajn fortojn. Li malalligis la ekstremaĵon de la ŝnuro, kiu pendis el lia zono, realligis ĉirkaŭ si la ekstremaĵon sendifektan, kiu, de la kamentubo ĝis la defluilo, kuŝis sur la tegmento, kaj komencis sian supreniron sur la glitigaj ardezoj. Kiam li alvenis sur la tegmentan randon, ĉar la vento ne blovis plu, ĉiu danĝero malaperis. Li retransiris tra la fenestreto. Kaj kiam li estis reenirinta en sian ĉambron, li sin ĵetis sur sian