Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/158

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

liton, kaj dankis la Dion de l’Amo, kiu lin tiel videble protektis. Sed, meze de sia dormeto, la junulo estis okupita de unu nura ideo: vekiĝi samtempe kun la servistaro. Ĉar li volis malsupreniri en la korton, tuj kiam la afero estos ebla, por rekuraĝigi Valentinon.


La suno jam estis levita, kiam pordo malfermiĝis por trapasigi la taĉmenton de ĝardenistoj. La junulino ĉiam troviĝis apud sia fenestro, kiun ŝi ne forlasis dum la tuta nokto. Subite, apud kurbiĝo de aleo, ŝi ekvidis viron rapide marŝantan kaj al ŝi sin direktantan. Kvankam ŝi ne povis vidi lian vizaĝon kaŝitan de kreskaĵaro, ŝia koro eksaltegis. Tiu viro estas li, ŝi tion sentis; li estas ŝia Frederiko. Kiam ŝi lin rekonis, eble iom palan, sed reale vivan, la malfeliĉa knabino kiu, dum tiu tuta longa nokto plena da kortuŝaĵoj, ne verŝis unu larmon, subite ekploregis. Falante sur siajn genuojn, antaŭ sia krucifikso, ŝi ekkriis:

— Danke, Dio mia, danke! Kaj ŝi senprokraste malfermis la pordon. La grafo troviĝis jam en la koridoro. Li rapidis en la ĉambron de Valentino, sublevis sian amantinon en siaj brakoj, kaj ŝin kisadis, kiel oni kisas tiujn, kiujn oni ne kredis revidi.

— Ha! mia adoratino!

— Fine, mia amegato, vi estas ĉi tie; mi vin sentas; vi ne estas malviva.

— Ho! mi povas diri senmetafore, ke mia vivo estis detenita nur de unu fadeno.

— Kio do okazis? Altirinte la junulinon sur siajn genuojn, la grafo al ŝi rakontis la danĝerojn de li riskitajn, kaj per kiu maniero vere mirakla li estis savita.

Valentino, pendante al liaj lipoj, trinkis liajn parolojn, dum tremeto de teruro ŝin skuadis tra ŝia tuta korpo.

Subite ŝi paliĝis, ekkriante:

— Plendinda karegulo, kiel kruele vi suferis? Kaj tio