Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/159

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

estis pro mi. Ho! se vi estus mortinta, mi ne vin postvivus.

— Ni ne parolu pri tio, karulino. Vi scias, ke mi eliros morgaŭ, ve! Sed antaŭ mia eliro, mi volus vin vidi aparte unufojon ankoraŭ. Nun ne estos ebla reveno per la tegmentoj.

— Ho! ne, mi tion malpermesas.

— Mi, por tion fari ne havus plu kuraĝon. Vi diros ke mi estas timulo, kaj vi estos prava; ĉar nun la timo ĉefas mian volecon. Post tio, kio okazis, mi antaŭsentas teruron, kiu paralizus miajn movadojn kaj senripareble kaŭzus mian pereon. Estas idiote, sed estas tiele.

— Ne, kara amato; tio ne estas idiota, sed nur prudenta.

— Jen estas tio, kion vi faros. Tage mi ne povas veni ĉi tien. En tiu momento, ni faras grandegan malprudentaĵon. Via ĉambristino povas alveni kaj nin surprizi. Mi forkuros tuj kiam mi estos dirinta per du vortoj tion, kio estas farota de vi. Provu vin provizi, por la venonta nokto, de la ŝlosilo de la nenatura ruinajo. Ĉar ne nur tiu loko estas tre taŭga, sed plie mi sentus min vere feliĉa, dirante al vi adiaŭ sur la turka kanapo, sur kiu mi vin amis la unuan fojon.

Tion memorante, Valentino ruĝiĝetis, kaj respondis ridetante:

— Fidu min; mi havos la ŝlosilon.

— Nun, katineto mia, ekenlitiĝu, kaj dormu. Miaflanke mi same agos. Ĉar vi estas rekuraĝigita, rapide, al la lito.

Bedaŭrinde la junulino estis tre malmulte vestita: konfuza pro feliĉo, rapidinte por revidi pli frue tiun, kiun ŝi amas, ŝi neniel atentis sian tualeton. Ŝin kisante, antaŭ kiam li eliros, Frederiko pli kaj pli malfruiĝis.

Plie li ekpuŝis mem la riglilon, murmurante:

— Nu, mi riskas.

Post unu horo, la ĉambristino frapis sur la pordon, mirante ĉar ĝi estas ŝlosita. Eniriginte sian amanton en