Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/160

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

larĝan ŝrankon malplenan, troviĝantan funde de sia tualetejo, Valentino malfermis al la servistino, kaj al ŝi rakontis, ke ŝi estis timigita de bruo aŭdita en la koridoro. Poste al ŝi komisiinte ian tujan aĉetadon, por ke ŝi foriru, ŝi liberigis la junulon, kiu, lasante sian amantinon, murmuris en ŝian orelon:

— Nu, karulino, malgraŭ tio, tamen petu la ŝlosilon.


La junulino dormis ĝis la tagmezo. Kiam sinjorino de Prelongo, mirante ĉar ŝi ne malsupreniras, petis sciigojn pri ŝi, la ĉambristino respondis ke fraŭlino petegas de ŝia markizina Moŝto, ke ŝi bonvolu ŝin senkulpigi, se ŝi ne montriĝas por la tagmanĝo; sed iom malsaneta pro kapdoloro, ŝi pli amas ripozi.

La servistino iom mensogis. Ŝia mastrino nenion diris pri tio, ĉar antaŭ kiam la ĉambristino estis reveninta el sia komisio, jam Valentino dormis pugnoferme. Tiam tiu sindonema knabino, vidante la junulinon senmovigitan de dormo profunda, kompateme ne kuraĝis ŝin veki.

Kiam, glutinte en sia ĉambro kelkajn manĝaĵojn al ŝi alportitajn de la kuiroficejo, fraŭlino de Savinako malsupreniris en la salonon, ŝi havis okulojn tiel lacajn kaj mienon tiel palan, ke inter la ĉeestantoj neniu dubis; kaj ĉiu estis konvinkita, ke la junulino, dirante ke ŝi estas malsaneta, diris nur la ĝustan veron.

Por forkuri la atestojn de simpatio, kiujn oni al ŝi malŝparis, sed kiuj pligrandigis ŝian embarason, Valentino altiris Matildon aparten. Pretekstante, ke la malsaneto, kiun ŝi suferas, ne estas ankoraŭ tute resanigita, ŝi petis, ke ŝi bonvolu al ŝi komisii la ŝlosilon de la dometo, por ke ŝi povu ripozi dum la tuta tago, for de maldiskretaj rigardoj.

— Certe, mia kara Valentino; jen estas ĝi. Nur, kiam vi eliros, zorge fermu la pordon.

— Trankviliĝu; mi ne forgesos la rekomendon.