Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/165

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

mis, kaj nur antaŭ momento mi vekiĝis. Mi tiel suferis dum la tuta tago.

Sed subite ŝi estis interrompita de krioj: “Al helpado! al helpado!” puŝitaj de sinjoro de Ruvezo.

Post kelkaj sekundoj, la fenestroj de la kastelo lumiĝis; ombroj kuris sur la kurtenoj; kaj tra pordoj rapide malfermitaj trairis sinjoro de Prelongo sekvita de multaj servistoj.

La du junulinoj profitis tiun momenton por reeniri: neniu ilin rimarkis.

— Kio okazas? kio okazas? ekkriis la markizo.

— Estas viro mortigita, kiun mi trovis en la ĝardeno, respondis la grafo. Li similas la kapitanon.

Frederiko alkondukis sinjoron de Prelongo al la loko en kiun li metis la nekonatulon.

La kastelmastro lin ekzamenis dum kelkaj momentoj, kaj respondis:

— Estas vere. Sed li troviĝas tiel malpurigita, ke oni povas nur konjekti, sed ne certigi. Kredeble ŝajno nin erarigas.

— Mi same opiniis, respondis la grafo.

La markizo ordonis, ke oni tuj preparu provizoran portilon, kaj ke oni sur ĝin metu la vunditon.

Dum la servistoj al li ekobeis, Raŭlo rimarkinte lumon, kiu filtris tra la fenestroj de la nenatura ruinaĵo, al ĝi sin direktis. Sed antaŭe li prenis revolveron en sia poŝo, kaj singarde eligis la vergeton.

Komprenante lian intencon, Frederiko tremis en ĉiuj siaj membroj; sed ĉar, por ŝanĝi la decidon de sinjoro de Prelongo, neniu bona klarigo estis donebla de li, li rezignacie sekvis la markizon.

Alveninte apud la dometo, Raŭlo rekomendis al la junulo, ke li faru neniun bruon. Alproksimiĝante singarde, li malrapide turnis la seruran butonon, kaj, direktante antaŭ si la tubon de sia armilo, li rapide enpuŝis la pordon. Kompreneble la ĉambro estis malplena. Sur