Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/166

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

la fortepiano brulis kandeloj. Sur la mebloj, sur la seĝoj, iom ĉie, aro da bukedoj amasiĝis, falis eĉ, en iaj lokoj, sur la tapiŝon, balzamumante la aeron per tiu forta odoro, kiun ellasas la velkantaj floroj. Raŭlo, kiu kredis penetri en rabistan nestegon, troviĝis en saloneto ornamita kiel por festo.

— Tre stranga, li murmuris. Alpaŝante, li diris al sia kunulo:

— Sed pro kia kaŭzo vi troviĝas en la parko, dum horo tiel nokta?

— Mi estis en mia ĉambro, respondis balbutante la grafo, mi ordigis miajn pakaĵojn por esti preta, kiam morgaŭ mi eliros; subite mi aŭdis bruon de batalo. Mia fenestro estis malfermita: ĉar ĝi troviĝas sur la unua etaĝo, mi sen malfacileco saltis en la korton, uzante la spalirojn.

— Por fari tian gimnastikon, tio pruvas, ke vi estas treege facilmova, respondis sinjoro de Prelongo.

Sed, ĉar la klarigo estis kredinda, la markizo ĝin akceptis.

Ili revenis al la loko en kiun Frederiko metis la sangokovritan korpon de la nekonatulo; sed tie, nova miro ilin atendis.

La servistoj komisiitaj fari portilon rapide plenumis sian laboron. Sed kiam ili revenis por preni la vunditon, ili ne lin retrovis. Ili do mirante petis de sia mastro ĉu, dum ilia foresto, li ne donis aliajn ordonojn al aliaj servistoj.

— Ne, ne, diris Raŭlo; ni serĉu. En la stato en kiu ni lin vidis, tiu individuo ne povis iri tre malproksimen.

La parko estis ekzamenita en ĉiuj lokoj: oni demandis ĉiujn arbetarojn unujn post la aliaj. Sed kiam, post du horoj, la tuta servistaro lacega revenis al la loko en kiu sinjoro de Prelongo kaj la grafo atendis, oni estis devigita akcepti la evidentecon.

La mortigita viro estis malaperinta.