Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/168

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ian peceton da nobeltitoleto, sed kiu povis esti nur utopio por la nepo de l’ iama lakeo.

— Nu, dum vi konsoliĝas tiel saĝe, vi estas tute prava. Kaj verdire, laŭ mia opinio, estas pli bone por ĉiuj, ke la afero finu tiamaniere.

La abato elironta troviĝis sur la sojlo de la pordo, kiam la kaleŝo de la markizino pasis rapidege, sekvita de Ŝafo, kiu saltegis dekstren kaj maldekstren. Ekvidinte sinjoron Benojton, la hundo petolante volis leki liajn vangojn, kaj pro tio metis siajn larĝajn manegojn sur liajn ŝultrojn.

Kiam la paroĥestro vidis kontraŭ sia vizaĝo tiun buŝegon larĝe malfermatan, armitan de duobla vico da timegindaj dentegoj, la malfeliĉa pastro kredis, ke lia lasta horo estas alveninta, kaj preskaŭ svenis pro timego. Sed Ŝafo, sentante ke la kaleŝo ĉiam ruliĝas, forlasis sinjoron Benojton palan pro teruro, kaj alkuris al la veturilo, kiun ĝi trafis post kelkaj saltegoj.

Dume la plendinda maljunulo, falinte sur seĝon, iom post iom reprenis sian spiradon, dum Heleno diris:

— Ĉu estas prudente lasi libera tian bestegon? Ĉu tiarasan kaj tiakreskan hundon oni ne devus ĉiam enĉenumi? Sed tio tre bone pentras tiujn nobelulojn. Por kontentigi unu el iliaj kapricoj ĉio taŭgas: kaj por ili estas indiferente, ke unu el iliaj lakeoj ĉu iamaj ĉu nunaj estu mortigita.

— Ho! sinjorino, mi kredas, ke vi trograndigas. Sinjorino de Prelongo estus ĉagrenega se malfeliĉo okazus al iu pro ŝia kulpo.

— Fine, sinjoro paroĥestro, diris Viktoro sin intermetante, vin preskaŭ vundis tiu grandega besto. Se vi parolus pri tio en la kastelo, kredeble oni aŭskultus kaj konsentus vian peton.

Ja, dum la unua vizito, kiun sinjoro Benojto faris al la markizino kaj al Matildo, li rakontis la okazintaĵon laŭ sia propra vidmaniero. Ĉar li ne povis suspekti la tre