Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/169

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

laŭdindajn intencojn al kiuj obeis la honesta kvarpiedulo, li parolis per tono tiel drama, ke Matildo kaj ŝia patrino estis konvinkitaj, ke la pastro forkuris veran danĝeron.

— Estas mirinde, diris la junulino: ĝis nun Ŝafo estis tiel pacema kiel la besto, kies ĝi portas nomon.

— Oni ne devas tro fidi al tiuj ŝajnoj, respondis la markizino. Kiam tiuj grandaj hundoj maljuniĝas, ofte ilia karaktero ŝanĝiĝas: tiam ili fariĝas tiel kruelegaj kiel ili estis antaŭe bonaj. Mi dankas vin, sinjoro paroĥestro, ĉar vi min avertis. Malfeliĉo tiel rapide alvenas, ke neniam oni eraras, uzante antaŭzorgojn. De nun, Ŝafo estos enĉenumita kaj ne forlasos sian dometon.

Aŭdinte tiujn vortojn, Matildo sentis, ke ŝiaj okuloj pleniĝas da larmoj: sed, funde de sia animo, ŝi tro bone komprenis la saĝon de motivoj al kiuj obeis ŝia patrino por kuraĝi ian proteston.

Instigante sinjoron Benojton, ke li riproĉos la markizinon pri ŝia hundo, Viktoro sekvis sian ideon. Pro tio, li estis tre feliĉa, kiam li eksciis ke, en la dramo preparita de li, la paroĥestro bonege plenumis la roleton, kiun li ludigis al li nescianta.

Ĉar, kvankam li estis nediskuteble tre kuraĝa, tamen la kapitano iom timis la Novterhundon: kaj eble li ne estis tute malprava. Kiam fraŭlino de Prelongo diris ke ŝia hundo estas tiel malkruela kiel ŝafo, tio estis vera por ĉiu homo krom por la junulo.

Ĉiufoje kiam Viktoro bezonis veni en la kastelon, ĉiam la hundego lin akceptis per timigaj gorĝbleketoj. Kiam ĝi lin ekvidis, ĝiaj haroj stariĝis, ĝiaj okuloj pleniĝis da sango. Vane per karesoj, frandaĵoj, sukerpecoj, la filo Linŝardo penis ĝin malsovaĝigi; nenio sukcesis. La hundo akceptis la sukeron sed malakceptis la karesojn. Kaj kiam ĝi plenbuŝe estis englutinta ĉiujn bonajn manĝaĵojn, kiujn Viktoro al ĝi ĵetis de malproksime tra la