Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/170

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kradego, denove ĝi lin rigardis oblikvokule, kaj rekomencis siajn gorĝbleketojn. Instinkto ĝin avertis, ke troviĝas antaŭ ĝi malamiko al ĝia juna estrino, kaj ke ĉiuokaze estas prudente malfidi. Pro tio, la kapitano frotis siajn manojn unu kontraŭ la alia, eksciante ke de nun la Novterhundo ne povos plu malutili iun. Li murmuris, mokridetante:

— Nu, tio tre bone komencas: se tio daŭras, ni treege amuziĝos.


La muro, kiu fermis la parkon, datumis parte de Ludoviko XIVa. Kiam mortis la markizo Roĝero, ĝi estis preskaŭ ruiniĝinta kaj ekfalonta. Dum la unuaj jaroj, kiuj fluis post la morto de lia patro, Raŭlo ĝin restarigis, sed nur laŭ ia longo, kaj ordonis ke la masonistoj refaru la partojn plej difektitajn. Estis ĵus sur la ebena kamparo, tio estas en la lokoj plej facile alireblaj el la ekstero, ke tiu laboro estis konsiderita kiel plej necesa.

Por ke noktaj vagistoj ne povu penetri en la internon, oni kovris la randon de la muro per timinda aro da botelfundoj akre starantaj. Pri la parto, kiu superas la ducentmetran profundaĵon, funde de kiu fluas Violano, en tiu loko la roko estas tiel kruta, ke oni opiniis senutila entreprenon de ia laboro. Ĉar oni estis konvinkita, ke la ŝtelo de kelkaj pomoj ne estas allogo sufiĉa por ke ŝtelistoj risku sian vivon tra vojo tiel danĝera. Pro tio, laŭ ia longo, la muro prezentis larĝajn truojn, tra kiuj viro facilmova kaj maldika povis facile trairi.

Dum du tagoj, Viktoro sekvis denove kaj tre atente la vojon, kiun tiel ofte li trairis kun sia patrino, kiam li estis infano. Post kiam li notis en sia memoro la plej malgrandajn detalojn de la muro, li diris al si:

— Flanke de la krutaĵo, la trairo de la muro estas nur ludo; sed oni unue devas ĝin trafi: tie kuŝas la malfacilaĵo. Plennokte oni riskas la rompon de siaj ostoj. Flanke de la kamparo kontraŭe, la afero estas multe pli